First Star Software
First Star Software | ||
---|---|---|
videolud-evoluiga firmao vd | ||
Dum | 1982 - nekonata/nuntempe | |
Fondita | en 1982 | |
Fondintoj | Richard Spitalny vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Lando | Usono | |
Malfondita | en 2018 | |
TTT | Oficiala retejo | |
First Star Software, Inc. estis videoluda disvolva, eldonada kaj licencada firmao bazita en Chappaqua, Novjorkio,[1] fondita en 1982 de Richard Spitalny (kiu daŭre restis la prezidanto de la kompanio), Billy Blake, Peter Jablon, kaj Fernando Herrera. Ĝi estas plej konata pro la videoluda serio Boulder Dash,[2] kiu komenciĝis ĉe 8-bitaj Atari-komputiloj, kaj Spy vs. Spy, kiu unue aperis por Commodore 64. Ludoj de First Star Software estis adaptitaj al aŭ verkitaj por hejmaj komputiloj, videoludiloj, kaj poste por Macintosh, Microsoft Windows, kaj porteblaj aparatoj. Milionoj da unuoj de ambaŭ Boulder Dash kaj Spy vs. Spyestis entute venditaj .
Historio
[redakti | redakti fonton]Fernando Herrera unue verkis edukadan programon por 8-bitaj Atari-komputiloj, My First Alphabet, kiu estis eldonita de la Atari Program Exchange (APX) en 1981. La saman jaron, Atari kreis premion por honori la plej bonan APX-submeton de la jaro. La unua Atari Star iris al My First Alphabet, kune kun premio de $25,000. Herrera sekve kunlaboris kun Richard Spitalny, Billy Blake kaj Peter Jablon por fondi First Star Software. Lia gajno de la prestiĝa Atari Star igis lin la ĉefa vizaĝo de la kompanio.[3]
La unua eldonaĵo de First Star estis la 8-bita pafa videoludo Astro Chase, kiu poste estis distribuita de Parker Brothers.[4] Herrera ankaŭ verkis Bristles kaj Superman: The Game por First Star.
Ekde la 1-a de januaro 2018, la nomo kaj retejo de First Star Software estas posedataj de BBG Entertainment GmbH, kiu ankaŭ aĉetis ĉiujn intelektajn rajtojn rilatajn al Astro Chase, BOiNG!, Boulder Dash, Bristles, Flip & Flop, Millennium Warriors, Omnicron Conspiracy, Panic Button, Rent Wars kaj Security Alert.[5]
Ludoj
[redakti | redakti fonton]- Astro Chase
- Boing! (Atari 2600)
- Boulder Dash
- Bristles
- Flip & Flop
- Millennium Warriors
- Omnicron Conspiracy
- Panic Button
- Rent Wars
- Security Alert
- Spy vs. Spy
- Superman: The Game
- Superman: The Man of Steel
- U.S. Adventure
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stocks. Arkivita el la originalo je October 17, 2014.
- ↑ Boulder Dash by First Star Software.
- ↑ Fernando Herrera Interview Transcript.
- ↑ Atari 400 800 XL XE Astro Chase.
- ↑ First Star Software - about company (en-US). Alirita 2023-05-08.