Fitzcarraldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fitzcarraldo
filmo
Originala titolo Fitzcarraldo
Originala lingvo germana lingvo • hispana lingvo • angla lingvo • Asháninka
Kina aperdato 5 mar. 1982, 1982
Ĝenro filma dramo, aventura filmo
Kameraado Thomas Mauch
Reĝisoro(j) Werner Herzog
Produktisto(j) Werner Herzog • Lucki Stipetić
Scenaro Werner Herzog
Filmita en Peruo
Loko de rakonto BraziloPeruoUkajalo • Pachitea River
Muziko de Florian Fricke
Rolantoj Klaus Kinski • Claudia Cardinale • José Lewgoy • Grande Otelo • Jean-Claude Dreyfus • Peter Berling • Milton Nascimento • Veriano Luchetti
Produktinta firmao ZDF
IMDb
vdr

Fitzcarraldo estas germana filmo de dramo kaj aventuro de 1982 verkita kaj reĝisorita de Werner Herzog, kun Klaus Kinski, Claudia Cardinale, José Lewgoy, Miguel Ángel Fuentes, Paul Hittscher, Huerequeque Enrique Bohorquez, Grande Otelo kaj Milton Nascimento kiel ĉefaj geaktoroj.

La historio, kun agado okazanta fine de la 19-a jarcento, estas tiu de Brian Sweeney Fitzgerald ("Fitzcarraldo"), obsedita pri opero, kiu deziras konstrui teatrejon en la ĝangalo. Tiucele, li riĉiĝas per la industrio de kaŭĉuko, kaj planas transporti enorman ŝipon tra monto kun la helpo de lokaj indiĝenoj.

Fitzcarraldo estas konsiderata la plej elstara filmo en la historio de la Perua Amazonio kaj Iquitos, kaj ankaŭ unu de la plmej bonaj, laŭ Herzog mem. Krome, la filmo famis pro diversaj malfacilaĵoj dum la filmado, kiuj preskaŭ okazigis malsukceson de la finkompletigo. Dum la filmado okazis konfliktoj pr teknikaj limigoj, interkulturaj miskomprenoj inter produktorado kaj indiĝenoj, kaj pliiĝanta malmikeco inter Kinski kaj Herzog. Origine, la filmo enkalkulis alian aktoraron, kun Jason Robards kaj Mick Jagger (de The Rolling Stones); sed Robards malsaniĝis kaj ne povis reveni al la filmado.

La filmo ricevis ĝneralan laŭdadon fare de kritikistoj, kaj premion en Germanaj Kinpremioj por la plej bona eksterlanda filmo, kaj premion al la plej bona reĝisoro por Herzog en la Festivalo de Cannes. Ĝi kandidatiĝis ankaŭ al premioj BAFTA kaj Ora Globo de Oro en la kategorio de plej bona eksterlanda filmo, kaj al Ora Palmo en la Festivalo de Cannes.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Brian Fitzgerald «Fitzcarraldo» (Klaus Kinski) estas ekstravaganca irlandano, kiu amegas operon obsedite. Li decidas konstrui tiucele teatrejon por opero tute ene de la amazonia ĝangalo. Por tio li devas unue akiri monon, por kio li planas riĉiĝi per la negoco de kaŭĉuko, kiu tiam estis tute en ĉefa hegemonio.

Por kompletigi sian planon, Fitzcarraldo devas transporti grandan riveran ŝipon surtere, pasante sur monto, por kio li enkalkulas kun la helpo de granda nombro de indiĝenoj. Tiu entrepreno iĝas titana klopodo por suprenigi kaj malsuprenigi la ŝipon en unusola peco (nemalmultita), por posta navigigado en ampleksa rivero. Tio okazigas eposajn secenojn en la filmo, montrante la luksan naturon de la ĝangalo. Fakte tio estas inspirita de pluraj aliaj similaj entreprenoj, historie registritaj, fare de la hispanaj konkeristoj kaj kolonoj en diversaj lokoj de Centra kaj Suda Amerikoj.

La filmo mem estas bazita sur reala aventuro de perua kaŭĉuka komercisto irlanddevana Carlos Fermín Fitzcarrald.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Kinski kiel Brian Sweeney Fitzgerald (Fitzcarraldo).
  • Claudia Cardinale kiel Molly.
  • José Lewgoy kiel Don Aquilino.
  • Miguel Ángel Fuentes kiel Cholo.
  • Paul Hittscher kiel kapitano (Orinoco Paul).
  • Huerequeque Enrique Bohórquez kiel Huerequeque, la kuiristo.
  • Grande Otelo kiel staciestro (kiel Grande Othelo).
  • Peter Berling kiel opera administristo.
  • David Pérez Espinosa kiel indianestro.
  • Milton Nascimento kiel negro en la Casa de Ópera.
  • Ruy Polanah kiel barono de kaŭĉuko.
  • Salvador Godínez kiel maljuna misiisto.
  • Dieter Milz kiel juna misiisto.
  • William Rose kiel notario (kiel Bill Rose).
  • Leoncio Bueno
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fitzcarraldo en la hispana Vikipedio.