Flago de Kartvela Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Kartvela SSR

La flago de laKartvela Soveta Socialisma Respubliko estis adoptita la 11-an de aprilo 1951. Antaŭ tio, la flago estis ruĝa kun la kartvelaj karakteroj სსსრ (SSSR) en oro en la pinta angulo.

Ĝi konsistis el ruĝa flago, kun la simbolo de la rikoltilo kaj martelo kaj ruĝa stelo en la supra kantono kaj ĉe la supro strio helblua.

En la dekreto de la Prezidantaro de la Supera Soveto de la Kartvela SSR la nova flago estis adoptita kun la sekva priskribo:

"La nacia flago de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko estas prezentita kiel rektangula ruĝa flago kun blua horizontala strio proksime de la supra rando de la flago, kun blua sunfiguro situanta en la supra kvadranto plej proksime al la flagstango. Ene de la blua suno tie estis ruĝa rikoltilo, martelo kaj stelo". Tiu ĉi flago estis adoptita en 1951 kaj estis valida ĝis la sendependiĝo de la lando en aprilo 1991.

Ĝi estas la nurunua flago de la sovetiaj respublikoj, en kiu la rikoltilo kaj martelo ne estas ore kolorita.

Inter 1937 kaj la adopto de ĉi-supra flago en la 1940-aj jaroj, la flago estis ruĝa, kun la kartvelaj karakteroj საქართველოს სსრ (Sakartvelos SSR) en oro en la pinta angulo.

Inter 1922 kaj 1937, la flago estis ruĝa, kun la cirilaj karakteroj ССРГ (SSRG) samangule.