Flandra kaj Nederlanda Esperanto-Bibliografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Flandra kaj Nederlanda Esperanto-Bibliografio
Flandra kaj Nederlanda Esperanto-Bibliografio
Flandra kaj Nederlanda Esperanto-Bibliografio
Aŭtoro Guido Thys
Eldonjaro 1983
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 92
vdr

Flandra kaj Nederlanda Esperanto-Bibliografio estas bibliografio de neseriaj publikigaĵoj pri Esperanto en la nederlandlingva lingvoregiono por la periodo ekde 1900 ĝis la komenco de la 1980-aj jaroj. Ĝi estas kompilita de Guido Thys kaj eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1983. La verko estas realigita kadre de studotasko kaj gvidita de W. Minne kaj Paul Peeraerts.

Eke estis celate konsideri kiel distingan principon la jaron de la publikigaĵo. Sed ĉar tiu kriterio mankas je pluraj verkoj, la kompilinto devige kontentigis sin per alfabeta klasifiko laŭaŭtore. Ankaŭ jena limigo de la bibliografio estas akceptita : nur tiuj publikigaĵoj estas enlistigitaj kiuj celis informi la nederlandlingvan publikon pri Esperanto aŭ pri iu Esperanta studo. La prifikciaj verkoj do estas ekskluditaj.

Notinde estas ke, kvankam ne kompleta, la bibliografio enhavas 516 da titoloj. Laŭ la grafiko de la paĝo 91, laŭnombre la plej multaj publikigaĵoj aperis inter 1925 kaj 1939.

Eltiraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]