Flegreaj Kampoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
satelita foto
Sulfuraj elvaporiĝoj de la kratero Solfatara

La Flegreaj kampoj (Campi Flegrei ~flamantaj kampoj, el la greka flego) estas vulkana areo en suda Italio, kun kalderoj, tio estas kun larĝiĝintaj krateroj. Ĝi situas nordokcidente de Napolo kaj la Vezuvo, ĉirkaŭ la Pozzuoli-golfo, sur la Flegrea duoninsulo. Ĝi estas densa grupiĝo de diversaj vulkanaj pintoj (entute 27), krateroj kaj kalderoj, krateraj lagoj (Averno-lago, Fusaro-lago, Lucrino-lago). Sur la areo estas konata pli ol 50 erupciejoj. Plimulto de la areo nun kuŝas sub la marnivelo. Tie troviĝas la urbo Pozzuoli, apud kiu situas la kratero Solfatara, kiu estis - laŭ romiaj mitoj - hejmo de la fajrodio Vulcanus.

Estiĝo

La unua granda erupcio okazis antaŭ ĉ. 40.000 jaroj kaj estiĝis la Flegrea golfo. La dua granda erupcio okazis antaŭ ĉ. 12.000 jaroj (napolaj flavaj tufaj tavoloj) kaj estiĝis malgranda kaldero en la pli granda. La lasta erupcio okazis en 1538, kiam dum 8-taga erupcio estixgis konuso de Monte Nuovo (135 m).