Uzanto-Diskuto:Francescost

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Francescost!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 12:08, 26. Nov 2008 (UTC)

Saluton. Kial itala movado uzas moton en la angla? Ĉu ne plie indas itala nomo eĉ se la nomo en la itallingva vikipedio estas anglalingva?--kani 22:29, 6. Mar 2010 (UTC)

Kara Francescost, la problemo estis solvita per unusola klako. La baloto, kiu servis kiel referenco, ĝentile iris ĉe la Diablo kaj subtitoloj restis. Mi ne povas esti pli ĝentila en miaj vortoj, ĉar mi malŝatas ke ni malfaru utilajn ŝanĝojn !

Mi pardonas frue la uzon de Diablo se ĝi ne estas akceptata. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 01:15, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

La uzo de subtitolo estas tre kutima, kaj povas anstataŭigi subtekston.
La baloto estas sensenca, kaj la fondisto de Esperanta Vikipedio ne plu kontribuas tie. Do, ni povas ignori ĉi tiun baloton. Mi ne ignorus balotojn, sed mi ignorus la sensencajn. Kaj la balotoj okazu en la TTT-ejo de Esperanta Vikipedio.
Mi atentas la artikolon Subtitoloj, kiel revizianto. La artikolo estos bone kontrolata. Fidu al mi. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 01:44, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Francescost. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis titolon de artikolo al Molizo. Ĉu vi havas fonton por tio? Bonvolu atenti, ke eksteraj diskutoj laŭ la vikipedia regularo ne estas tiaj fontoj. Devus esti libro, mapo de la regiono en esperanto aŭ gazeta artikolo, do io skriba. --Tlustulimu (diskuto) 20:14, 19 Jan. 2014 (UTC)

Saluton, Francescost. Mi ĵus reviziis vian ŝanĝon kaj aldonis la esperantan tradukon de la itala konstitucio kiel referencon. Tio ŝajnas al mi pli bona ol neniu fonto pri la esperantigo de la nomo. --Tlustulimu (diskuto) 09:14, 20 Jan. 2014 (UTC)