Floresa Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
situo de la Floresa Maro

La Floresa Maro (indonezie Laut Flores) estas maro en sudorienta Azio, ĉe la sudokcidenta rando de la Pacifika Oceano.

La maro najbaras al la Java Maro kaj la Balia Maro en la okcidento, la Banda Maro en la oriento, la Savua Maro inter la insuloj Sumbo kaj Timoro en la sudo, la Makasara Markolo en la nordokcidento kaj la Hinda Oceano en la sudokcidento.

La mara teritorio ankaŭ limiĝas per la insuloj Floreso sude kaj Sulaveso norde, partoj de la Malgrandaj Sundaj Insuloj, el kiuj la unua insulo, facile dedukteble, donis sian nomon al la maro.