„ Niaj malgrandaj geesperantistoj ekĝoju! En la porinfana Esperanto-literaturo aperis nova bela libreto: ĉarmaj fabeloj zorge tradukitaj, en bonega Esperanto. Arte belaj bildoj ilustras ravige 8 elektitajn fabelrakontojn el la nederlanda literaturo.
Ni devas danki al la nederlandaj samideanoj pro tiu ama laboro, dediĉita al la porinfana E.-literaturo, kiu vere estas ankoraŭ malriĉa. Sed ne nur por la infanoj, same por plenkreskaj E.-lernantoj estas la 64-paga libreto tre rekomendinda legajo. ”