Floursies
| Floursies | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
| Kantono | Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord | ||
| INSEE kodo | 59240 [+] | ||
| Poŝtkodo | 59440 | ||
| Urbestro | Alain Deltour | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 131 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 11′ N, 3° 58′ O (mapo)50.1813888888893.9686111111111Koordinatoj: 50° 11′ N, 3° 58′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 177 m - 208 m | ||
| Areo | 4,65 km² ( 465 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Floursies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 129 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Floursies estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Floursies etendiĝas sur 4,65 km².
Ĝi havas landlimojn kun la najbaraj komunumoj Semousies, Dourlers, Beugnies, Saint-Aubin, Éclaibes, Beaufort, Wattignies-la-Victoire kaj Dimont.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo de Floursies eble devenas de tiu de pagana templo dediĉita al Flora. En la romia epoko ekiris akvedukto el Floursies por akvoprovizii la proksiman romian civiton Bagacum.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fontano Saint-Eloi (Monumento historia)
- Preĝejo Saint-Remi (16-a kaj 18-a jarcentoj)
Administrado
[redakti | redakti fonton]Floursies apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.




