Fluctuat nec mergitur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fluctuat nec mergitur (esperante Skuatas sed ne mergiĝas) estas la latinlingva devizo de Parizo, la ĉefurbo de Francio.

Blazono de Parizo

Tiun frazon oni povas ankaŭ legi sur la blazono de la urbo, kiu bildigas ŝipon flosantan sur tumulta maro. La devizo kaj la blazono ambaŭ devenas de la korporacio de la sejnaj boatistoj. Ilia potenca asocio regis la negocon kaj la komercon de Parizo ekde la romia periodo. Kvankam la korporacio progrese aliformiĝis en municipan registaron, ĝi ĉiam konservis siajn originalajn simbolojn. Tial ilin la komunumo de Parizo ankoraŭ havas hodiaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]