Fluganta subtaso

Fluganta telero aŭ fluganta subtaso estas tipo de neidentigita fluganta objekto (Nifo) kun korpoformo simila al telero, ĝenerale priskribita kiel arĝent- aŭ metalkolora kaj kun moviĝantaj lumoj aŭ aliaj lumefikoj.[1][2]
La unua notado de fluganta telero okazis fare de Kenneth Arnold, la 24-an de junio 1947. Kvankam oni vidis similajn nifojn jam ekde Mezepoko, la sciigoj pri flugantaj teleroj disvastiĝis kun la komenciĝo de malvarma milito. Ĝi estis/estas fidela temo en la klaĉgazetoj kaj ofte aperis en sciencfikciaj filmoj en la 1950-60aj jaroj kaj kelkfoje eĉ pli poste (ekz. Mars Attack en la 2000-aj jaroj).
Spite al fotilhavaj poŝtelefonoj kaj diĝitaj kameraoj, oni ne povis pruvi ekziston de fluganta telero kiel kosmoŝipo de eksterteruloj. Multaj fotografaĵoj pruviĝis falsaj.
vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ How to Build a Flying Saucer: And Other Proposals in Speculative Engineering, T.B. Pawlicki, 1 Jan. 1981, ISBN-10: 0134024613
- ↑ The Anti-Gravity Handbook Book, ISBN 0932813011, 9780932813015
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]