Flugfolio "Detronigi Faŝistan Diktatoron!"

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flugfolio "Detronigi Faŝistan Diktatoron!" (ruse Сбросить фашистского диктатора) estis skribita en jaro 1938 fare de du sovetaj fizikistoj Moisej Korec kaj Lev Landau. En ĝi ili arde kritikis reĝimon de Stalin pro troaj represioj kaj eĉ direkte komparis lin kun Hitler. Tiutempe tia propagando ŝajnis neimagebla. Eĉ pli interese estas ke la kritiko estis de forte socialistaj pozicioj. Eble, tio estis unu el plej fruaj dokumentoj kiuj rekte akuzas Stalin-on je perfido de la Oktobra Revolucio kaj ideoj de socialismo vera. Eĉ pli interese estas ke solaj aŭtoroj de la teksto estas du fizikistoj, kiuj neniel povis kontakti iujn trockiistojn aŭ alian opozicion (kiu, plue, preskaŭ ne ekzistis en Sovetunio en tiu tempo).

La aŭtoroj vokis sovetajn laboristojn organizi kaj aliĝi al mita Kontraŭfaŝista Laborista Partio, kiu luktu kontraŭ stalina faŝismo. Tiu partio vere neniam ekzistis. Oni ne certas ĉu Korec kaj Landau vere celis krei opozician partion aŭ ili nur volis disvastigi propagandon inter soveta popolo. La flugfolion ili planis disdoni dum ferio de 1-a de majo, sed NKVD iel eksciis pro tio kaj ambaŭ estis arestitaj. Landau restis dum jaro en malliberejo kaj poste estis liberigita pro forta protekto fare de Pjotr Kapica. Korec restis en malliberejo ĝis morto de Stalin kaj poste verkis por ĵurnalo Природа (Naturo) kaj vivis ĝis Perestrojko.

Iuokaze, la flugfolio estas tre interesa dokumento kiu montras novan aspekton de kontraŭstalinismo en Sovetunio.

Plena rusa teksto[redakti | redakti fonton]

Товарищи!

Великое дело Октябрьской революции подло предано. Страна затоплена потоками крови и грязи. Миллионы невинных людей брошены в тюрьмы, и никто не может знать, когда придет его очередь. Хозяйство разваливается. Надвигается голод. Разве вы не видите, товарищи, что сталинская клика совершила фашистский переворот. Социализм остался только на страницах окончательно изолгавшихся газет. В своей бешеной ненависти к настоящему социализму Сталин сравнился с Гитлером и Муссолини. Разрушая ради сохранения своей власти страну, Сталин превращает ее в легкую добычу озверелого немецкого фашизма. Единственный выход для рабочего класса и всех трудящихся нашей страны - это решительная борьба против сталинского и гитлеровского фашизма, борьба за социализм.

Товарищи, организуйтесь! Не бойтесь палачей из НКВД. Они способны избивать только беззащитных заключенных, ловить ни о чем не подозревающих невинных людей, разворовывать народное имущество и выдумывать нелепые судебные процессы о несуществующих заговорах.

Товарищи, вступайте в Антифашистскую Рабочую Партию. Налаживайте связь с ее Московским Комитетом. Организуйте на предприятиях группы АРП. Налаживайте подпольную технику. Агитацией и пропагандой подготавливайте массовое движение за социализм.

Сталинский фашизм держится только на нашей неорганизованности. Пролетариат нашей страны, сбросившей власть царя и капиталистов, сумеет сбросить фашистского диктатора и его клику.

Да здравствует 1 Мая - день борьбы за социализм!

Московский комитет Антифашистской Рабочей Партии

Traduko[redakti | redakti fonton]

Kamaradoj!

La granda lukto de Oktobra Revolucio estas perfidita. La lando estas fludita per sango kaj koto. Milionoj da senkulpuloj estas metitaj en prizonoj, kaj neniu povas scii, kiam venos lia vico. La ekonomio disfalas. Venas malsato. Ĉu vi ne vidas, kamaradoj, ke stalina bando faris faŝistan puĉon? Socialismo restas nur en paĝoj de mensogaj gazetoj. Je sia malamo por vera socialismo Stalin atingis nivelon de Hitler kaj Mussolini. Detruante por konservo de sia potenco la landon li igas ĝin facila akiro por kreskanta germana faŝismo. La sola solvo por laborista klaso estas senhezita lukto kontraŭ stalina kaj hitlera faŝismo, lukto por socialismo.

Kamaradoj, organiziĝu! Ne timu torturistojn de NKVD. Ili estas eblaj nur bati senhelpajn malliberulojn, kapti senkulpulojn kaj elpensi ridindajn juĝprocedojn pri neekzistantaj komplotoj. Per propagando pretigu amasan movadon por socialismo.

Kamaradoj, aliĝu al Kontraŭfaŝista Laborista Partio! Komunikiĝu kun ĝia Moskva Komitato. Kreu grupojn de KLP en uzinoj. Agordu subteran teknikon.

Stalina faŝismo vivas nur pro nia neorganizeco. Proletaro de nia lando, kiu gajnis kontraŭ caro kaj kapitalistoj, povas ankaŭ detronigi faŝistan diktatoron kaj lian bandon.

Vivu 1-a de majo, la tago de lukto por socialismo!

Moskva komitato de Kontraŭfaŝista Laborista Partio.