Flughaveno de Barcelono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terminalo 1
Interno de la Terminalo T2-A.

La flughaveno de Barcelono ( IATA: BCN, ICAO: LEBL), ofte konata kiel Flughaveno El Prat, situas je 10 km sudokcidente de Barcelono, Katalunio, Hispanio, kuŝanta en la municipoj El Prat de Llobregat, Viladecans kaj Sant Boi de Llobregat.

La flughaveno estas la dua plej granda en Hispanio malantaŭ flughaveno Madrido-Baraĥo kaj la unua en Katalunio. Ĝi estas la ĉefa flugkompania nabo por Spanair kaj Vueling Airlines kaj fokusa urbo por Air Europa kaj Iberia Airlines. La flughaveno plejparte servas naciajn, eŭropajn kaj nordafrikajn cellokojn, ankaŭ havante negravajn flugojn al Sudorienta Azio, Latinameriko kaj Nordameriko.

La aera spaco Barcelono-Madrido, konata kiel "Pont Aeri" (en kataluna) aŭ "Puente Aéreo" (en hispana), laŭlitere "Aera Ponto", estis la plej trafikata itinero de la mondo ĝis 2008, kun la plej alta nombro de flug-operacioj (971 semajne) en 2007. La horaro estis reduktita ekde februaro 2008, kiam rapidtrajnlinio Madrido-Barcelono estis malfermita, kovrante la distancon en 2 horoj kaj 40 minutoj, kaj rapide iĝis populara.