Flugilo
La vorto flugilo, ilo por flugi, povas esti pri:
Anatomio
Organo ĉe diversaj bestoj, kiun ili movas por sin porti en la aero,:
- ĉe birdoj kiel paro kreskanta ĉe la trunko,
- ĉe flugkapablaj insektoj kiel unu aŭ du paroj kreskantaj ĉe la torakso,
- ĉe mitaj estaĵoj, ekzemple anĝeloj, drakoj, Pegazo, ...
Tekniko
Simila kaj samcela parto de flugaparato. Tio, kio povas svingiĝi kiel flugilo, ekzemple flugilo de pordo.
Geometrio
Io forme simila al birda flugilo, precipe pri objektoj etendiĝantaj duope aŭ kvarope ĉe ambaŭ flankoj de iu aĵo:
- lobo de iu organo, kiel flugiloj de nazo,
- flankaĵoj de konstruaĵo, kastelo
- partoj de helico, muelilo
- flankoj de armeo
Alio
- Movilo ebliganta facilan kaj rapidan flugon, fizikan aŭ metaforan, ekzemple flugiloj de facila vento, spiritaj flugiloj
Proverbo
Ekzistas proverbo pri flugilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Liaj flugiloj paraliziĝis. ”