Foceo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Foceo estis la plej norda el ioniaj urboj en Malgrand-Azio, ĝin fondis atenanoj kaj focidanoj.

Ĉirkaŭ jaro 600 a.K. foceanoj koloniis okcidentan bordon de Mediteraneo kaj fondis gravajn faktoriojn, ekz. Masilio (aktuala Marsejlo), Alalio (en orienta parto de korsika insulo) kaj Emporio (ĉe Ĝirono), ili eksploris eĉ parton de atlantika marbordo.

En 546 a.K. la persa reĝo Ciro konkeris Foceon kaj multaj el ĝiaj loĝantoj elmigris okcidenten, kie ili daŭrigis komercadon kun okcident-mediteraneaj popoloj kiel tartezianoj ĝis la Batalo de Alalio en 535 a.K. kie la kolonio mare estis venkita de koalicio de etruskoj kaj kartaganoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]