Fojna kuirkesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fabrike farita kuirkesto, Germanio, fino 19-a jarcento
Fojna kuirkesto (moderna)

Fojna kuirkesto estas ligna kesto plenigita per fojno, en kiu estas loko por unu aŭ pluraj kuirpotoj. La kesto estas uzata por kuiri nutraĵon sen ekstera varmfonto.

La nutraĵo (terpomojlegomoj) estas metita en kuirpoto kun akvo sur varmfonto kaj boligata. Sekve la kuirpoto estas metata en bone fermebla fojna kuirkesto. Pro la termoizola efiko de la fojno, la temperaturo en la kuirpoto restas alta, kaj la nutraĵo fariĝas plenkuirita. Ĉar tamen okazas iom da varmoperdo, la kuirtempo estas pli longa ol dum daŭra varmigo. Manĝaĵoj kiuj bezonas longan kuirdaŭron je malalta temperaturo kiel ekzemple stufaĵoj, rizo kaj pasto estas antaŭ ĉio taŭgaj por prepari en fojna kuirkesto.

Kampadantoj uzas la principon de la fojna kuirkesto per envolvado de kuirpoto kun boligita nutraĵo en dormsako. Tiel ankaŭ eblas prepari manĝon en diversaj kuirpotoj kun uzado de nur unu flamingo.