Fondo (Italio)
Aspekto

| Fondo | |||
| eksa komunumo en Italio (2020–) frakcio (2020–) komunumo de Italio (1928–2019) | |||
|---|---|---|---|
| Ŝtato | |||
| Regiono | |||
| Provinco | TN Trento | ||
| Geografia situo | 46° 26′ N, 11° 8′ O (mapo)46.438811.13723Koordinatoj: 46° 26′ N, 11° 8′ O (mapo) | ||
| Supermara alteco | 982 m | ||
| Areo | 30 km² | ||
| Loĝantaro | 1419 (2017) | ||
| Loĝdenso | 46 loĝantoj/km² | ||
| Subdividaĵoj | Tret, Vasio | ||
| Najbaraj komunumoj | Sarnonico kaj Malosco (ĝis fino de 2019) | ||
| Patrono | Sankta Marteno | ||
| Festa tago | 11-a de novembro | ||
| Nomo de loĝantoj | fóneri | ||
| Poŝtkodo | 38013 | ||
| Imposta kodo | D663 | ||
| Kodo laŭ ISTAT | 022088 | ||
| Telefona prefikso | 0463 | ||
| Estro | |||
| Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Fondo estas eksa komunumo de Italio, kiu ekde januaro 2020 apartenas al nova komunumo Borgo d'Anaunia. Ĝi situas en la regiono Trentino kaj Sudtirolo/Supra Adiĝo kaj en ties pli suda provinco Trento, en la nordo de la ŝtato. Fine de 2017 en la komunumo vivis 1 419 loĝantoj. Najbaraj komunumoj ĝis la fino de 2019 estis Sarnonico kaj Malosco.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]- San Martino, ĉefa preĝejo en la supra parto de la vilaĝo, rekonstruita inter 1854 kaj 1858 kun libere staranta turo el 1447.
- San Rocco, el la mezo de la 17-a jarcento.
- Santa Lucia, malgranda preĝejo el la mezo de la 14-a jarcento kun gravaj freskoj,.
- Sant'Antonio Abate, konstruita komence de la 20-a jarcento kun mondonacoj de elmigrintoj al Ameriko.
Aliaj vidindĵoj
[redakti | redakti fonton]- Astronoma Akvohorloĝo, sur la centra Placo San Giovanni.
- Kanjono Rio Sass, profunda gorĝo, 300 m longa kiu trapasas la vilaĝon.
- Lago Smeraldo, malgranda baraĵlago supre de la vilaĝo el kiu venas la akvo kiu fluas tra la kanjono.
- Freskoj sur antikvaj domoj, sur la muroj de pluraj antikvaj domoj troviĝas valoraj freskoj el la periodo inter la fino de la 14-a kaj la mezo de la 16-a jarcento. Kelkaj el ili estas ligitaj al la kulto de Santiago de Compostela.

Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]


