Forks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forks
Forks WA.jpg
Administrado
Poŝtkodo 98331 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 335  (2020) [+]
Loĝdenso 313 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 57′ N, 124° 23′ U (mapo)47.9511-124.385Koordinatoj: 47° 57′ N, 124° 23′ U (mapo) [+]
Alto 93 m [+]
Areo 10,670133 km² ( 106 7.0 133 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Situo de Forks

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Forks, Washington [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Forks estas urbeto en kantono Clallam, Vaŝingtonio, Usono. La loĝantaro estis 3532 laŭ la censo de 2010, kaj 3545 laŭ takso de 2012 fare de la Oficejo de Financa Administrado. Ĝi estas nomita "Forks" (en Esperanto: "forkaĵoj") laŭ la tridento-forma forka aspekto de proksima kunfluo de la riveroj Quillayute, Bogachiel, Calawah kaj Sol Duc.

pado en la proksima naturparko Olympic National Park

Dum multaj jaroj, la urba ekonomio estis nutrita per la loka lignoindustrio. Nun tiu industrio ne plu tiom prosperas, kaj la loĝantoj de Forks serĉas laborpostenojn inter alie en la proksima malliberejoj Clallam Bay kaj Olympic. La komunumo estas populara celloko por sportaj fiŝkaptantoj, kiuj kaptas salmojn kaj ĉielarkajn trutojn en la apudaj riveroj. Pliajn enspezojn alportas la vizitantoj de la proksima naturparko Olympic National Park.

La urbeto Forks havas centran rolon en la romana serio "Krepusko kaj Nova Luno" de Stephenie Meyer.