Fortikaĵo de Tata (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa vido pri fortikaĵo de Tata
Larĝa vido pri fortikaĵo de Tata

La fortikaĵo de Tata (Hungario) estas akva fortikaĵo, unu el la juveloj de la urbo.

Akva fortikaĵo de Tata

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble en la frua 14-a jarcento la loka bienulo konstruis en tiu loko L-forman malgrandan burgon, el tio arkeologoj trovis kelkajn partojn en la 20-a jarcento. Inter 1397-1409 Sigismondo (Sankta Romia Imperio) konstruis kompletan U-forman fortikaĵon. Samtempe oni fosis sulkon pro defendaj vidpunktoj. Dum regado de Matiaso la 1-a (Hungario) li trakonstruis la fortikaĵon al impona somerferiejo, sed ankaŭ pluraj defendaj konstruoj okazis. Inter 1543-1566 preskaŭ ĉiujare okazis okupoj inter turkoj kaj aŭstrohungaroj. Post pli longa hungara posedo jam pli malofte okazis okupoj. Lastfoje la turkoj okupis la fortikaĵon en 1683, poste ili eksplodis ĝin. Inter 1727-1945 la familio Esterházy estis la posedanto. En tiu periodo kelkaj negravaj trakonstruoj okazis. Ekde 1955 muzeo funkcias interne, ĝuste post jardeko arkeologia esplorado okazis. Ekde 2017 restaŭraj laboroj komenciĝis. Intertempe la muzeo etendiĝis al pretaj ĉambroj de la fortikaĵo.

La fortikaĵo en 1618

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo situas laŭ lago en la urbo. En la glora epoko ĝi havis kvadratan formon, ĉe la anguloj kun bastionoj. La interna palaco ekde Sigismondo ĝis Esterházy-oj ofte ŝanĝiĝis, tamen plej parte estas stilo de la romantikismo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]