Fortikaĵo de Eger
Fortikaĵo de Eger | ||
---|---|---|
Parto de la fortikaĵo en Eger | ||
burga ruino, vidindaĵo [+] | ||
Lando | Hungario | |
Situo | Eger | |
- koordinatoj | 47° 54′ 14″ N, 20° 22′ 46″ O (mapo)47.903920.3794Koordinatoj: 47° 54′ 14″ N, 20° 22′ 46″ O (mapo) [+] | |
Estiĝo | frua 13-a jarcento | |
Fortikaĵo de Eger | ||
Vikimedia Komunejo: Castle of Eger [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fortikaĵo de Eger estas parte rekonstruita Monumento historia en Hungario, en urbocentro de Eger.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko Stefano la 1-a (Hungario) konstruis romanikan rotondon. Post invado de la tataroj en la 1260-aj jaroj oni konstruis ankaŭ fortikaĵon, kies parto estis la pli frue konstruita episkopa palaco. En la 16-a jarcento la muroj estis fortigitaj. En 1552 la turkoj ne povis okupi la fortikaĵon pro heroeco de la defendantoj. Baldaŭe en 1596 la turkoj sukcese sieĝis la fortikaĵon, fine la Habsburgoj reokupis ĝin en 1687. Diversaj partoj de la fortikaĵo estis detruita en 1701. En la 19-a jarcento pro konstruado de fervoja linio denove partoj de la fortikaĵo malaperis. Spite tion, oni komencis ankaŭ rekonstruojn kaj nuntempe diversaj muzeoj estas videblaj en la fortikaĵo.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- kanta poemaro pri sieĝo de la fortikaĵo, 1553
- romano pri la sieĝo de Géza Gárdonyi: Steloj de Eger, 1901, en 1968 filmo pretiĝis pri tio