Fortrano
Fortrano[1] (angle FORTRAN, de FORmula TRANslator, t.e. «formul-tradukilo») estas unu el la unuaj gravaj programlingvoj. Estiĝinte dum la jardeko de 1950, ĉefe por teknikaj kaj sciencaj programoj, ĝi normigatis je 1977, kaj la rezulto nomiĝis FORTRAN77. Poste, je 1990 naskiĝis Fortran 90 (de post kiam la nomo estas skribata nomuskle).
Fortrano taŭgas por sciencaj (fizikaj) problemoj, ĉar ĝi subtenas trajtojn kiaj varieblaj datumaj vicoj, kompleksaj nombroj, interna potenciga operacio, lerta traktado de nombroprecizo, ktp. Krome, jam ekzistas grandaj bibliotekoj da Fortranaj programoj. Tiuj programoj ofte temas pri malsimplaj nombraj algoritmoj, kiujn estus malfacile (t.e. multekoste) traduki en aliajn lingvojn.
Jen simpla ekzemplo de Fortrana programo:
PROGRAM AVERAGXO
! Komputi la averaĝon de listo de nombroj
!
INTEGER N
REAL X, SUMO, MEZUMO
!
DO
READ *, X
IF (X .GT. 0.0) THEN
SUMO = SUMO + X
N = N + 1
ELSE
EXIT
ENDIF
END DO
MEZUMO = SUMO / REAL (N)
PRINT 20, MEZUMO
20 FORMAT (1X, 'LA MEZUMO ESTAS ', F6.2)
END PROGRAM AVERAGXO
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- GNU Fortran 95
- Fortrano ĉe la Projekto por Malferma Katalogo
- The Fortran Saga, historio de Fortran Arkivigite je 2003-02-18 per la retarkivo Wayback Machine (angle)