Forumo Civila Pacservo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forumo Civila Pacservo
volontula asocio
Komenco 1996 vd
Geografia situo 50° 57′ 11″ N, 6° 54′ 24″ O (mapo)50.9529416.906554Koordinatoj: 50° 57′ 11″ N, 6° 54′ 24″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Kolonjo
Forumo Civila Pacservo (Germanio)
Forumo Civila Pacservo (Germanio)
DEC
Forumo Civila Pacservo
Forumo Civila Pacservo
Map
Forumo Civila Pacservo
Membro de Iniciato Travidebla Civila Socio • Plattform Zivile Konfliktbearbeitung vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La Forumo Civila Pacservo (germane Forum Ziviler Friedensdienst forumZFD) estas germana kuniĝo de pluraj organizaĵoj kaj personoj, kiuj laboras por la civila pacservo kaj sin sentas esti "pacspertuloj".

La grupo estas subtenata fare de la germana ministerio por ekonomia kunlaboro kaj disvolvigo ("Bundesministerium für wirtschaftliche Zusammenarbeit und Entwicklung").

Miskonata kiel pacifista grupo, ĝi vere ne favoras la pacifismon. La grupestro Tilman Evers skribis en letero: "La forumZFD konfesas sin veninta el pacifistaj movadoj, sed ne difinas sin mem kiel pacifista, sed kiel demokrata-homrajta." Li eĉ mokas la pacifismon kiel "tute persona vojo" pro malbonaj personaj travivaĵoj.

En la pacmovado, la Forumo ZFD estas kritikata pro praktiki civil-militistan kunlaboron. Ekzemple, la grupo akceptis en la konsilantaro la politikiston Angelika Beer, spertulino de la militistaro, kiu favoras militojn de la germana armeo kontraŭ aziaj landoj. Responde al la kritiko Evers konstatis, ke tiu praktiko ne estas civil-militista kunlaboro, sed li nur kritikis la vorton sen riferi al la enhavo de la kritiko.