Foruoj de Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 1247, la reĝo Jakobo la 1-a kunvokis la Kortumon de la Reĝlando en Huesca kun la celo daŭrigi la leĝdonan agadon de la Krono kaj kompili en unu sola dokumento la regulojn kiuj devis regi la privatan aktivecon kaj la administradon de la justico. La nomumitoj de la diversaj konsilioj aprobas la tiamajn Foruoj de Aragono sur la bazo de la jura verko antaŭe realigata de la episkopo de Huesca, Vidal de Canellas kiu arigas grandan parton de la lokaj foruoj.