Fos-domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruado de slava fos-domo en historia parko Bärnau-Tachov

Fos-domo estas tia domo, kies paŝebla grundonivelo estas sub la ĉirkaŭa grundonivelo, tio estas oni elfosis la internan parton. La fos-domoj plej ofte ne havas muron aŭ nur tre malaltan. La interno estas malaltigita je 0,5-1 m, oni uzis la elfositan grundenhavon por ŝuti la ĉirkaŭon, tiel forkondukante la precipitaĵojn.

En la keltaj kaj ĝermanaj setlejoj la fos-domoj estis neĉefaj domoj sen fajrejo. Ili estis uzataj por metiado, ĉefe por teksado en la humida interno. Ili servis ankaŭ por rezervado de nutraĵoj.