Fotoforo
Fotoforo estas lum-elsenda organo kiu aspektas lumineskaj punktoj en diversaj maraj animaloj, kiaj fiŝoj kaj cefalopodoj. Tiu organo povas esti simpla, aŭ tiom kompleksa kiom la homa okulo; nome ekipita per lensoj, fermiloj, kolorfiltriloj kaj reflektoroj.[1] La lumo povas esti produktita el komponoj dum la digesto de predo, el specializataj mitokondriaj ĉeloj en la organismo, nome fotocitoj ("lumproduktaj" ĉeloj), aŭ, simile, asociaj kun simbiozaj bakterioj en la organismo kiuj estas kultivitaj.
La fotoforoj gravas por la identigo de profundmaraj fiŝoj. Fotoforoj ĉe fiŝoj estas uzataj ĉefe por allogi manĝon aŭ konfuzi predantojn. Fotoforoj troviĝas ĉe kelkaj cefalopodoj, eble ĉefe ĉe la Watasenia scintillans, nome brila kalmaro, kiu povas krei impresajn lumelsendojn.
Fotoforenhavaj taksonoj
[redakti | redakti fonton]- Nana etmoptero, Etmopterus perryi
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La Teuthowenia megalops havas po tri fotoforojn en ĉiu okulo, videblaj kiel helaj orflavaj areoj
-
Fotoforoj ĉe torĉofiŝoj, kiuj tutmonde estas la plej komunaj profundmaraj fiŝoj
-
Tiu Gigantactis havas dorsan naĝilon kies unua spino iĝis tre longa kaj havas pinte luman fotoforon fiŝallogan
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Foto, diagramo kaj priskribo de cefalopoda fotoforo Arkivigite je 2019-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Cephalopod Photophore Terminology. Tolweb.org. Arkivita el la originalo je 2019-01-26. Alirita 2012-08-30 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-26. Alirita 2013-03-11 .