Fotolizo

Fotolizo aŭ fotodissocio temas pri dissocio de kompleksaj molekuloj laŭ efekto de la elektromagneta radiado. En la fotosintezo, unu el la plej gravaj procezoj estas la akvofotolizo asociita al la klorofilo: en ĉi-procezo la lumenergio uzatas por separi la atomojn, kiuj konsistigas la akvomolekulon, liberigante ankaŭ elektronojn, kiuj poste uzatas por rehavi tiujn kiuj perdiĝas de la klorofilo dum ekscitiĝo; tiaj elektronoj povas aperte transformi la karbonan dioksidon de la atmosfero al en sukero utila por generi klorofilon. La molekulo de O2 rezultanta de la fotolizo estas liberigita en la atmosferon, kiel restaĵo de la ĥemia reakcio.
La ĥemia ekvacio de la akvofotolizo estas:
2H2O → 4H+ + 4e- + O2
La fotodissocio ne limiĝas al la videbla spektro. Ajna fotono kun sufiĉo da energio povas rompi la ĥemiajn ligilojn en la molekuloj de iu kombinaĵo. Ĉar la fotona energio estas inverse proporcia al ĝia ondolongo, la elektromagneta radiado per pli granda energio de la videbla lumo, tiel kiel la ultraviola radiado, ikso-radioj k gama-radiadoj ĉeestas envolvitaj en tiuj reakcioj.