Fröbel-muzeo (Bad Blankenburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muzeo sur historia loko ĉe Johannisgasse

La Fröbel-muzeo (germane: Friedrich-Fröbel-Museum) estas muzeo en Bad Blankenburg, Germanujo, kie oni informiĝas pri la agado de la infanĝardeno-pioniro Friedrich Wilhelm August Fröbel.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭtradicie la loko surmonta inter Keilhau kaj Blankenburg, kie Fröbel elpensis la vorton Infanĝardeno
Unua eldono de Mutter- und Koselieder, troviĝanta en la enmuzea biblioteko

En la Domo sur la kelo, tre proksime al la merkatplaco blankenburga estis en 1840 la lulilo de infanĝardenoj. La urbo deklaris en la 21-a de aprilo 1839 honora urbano kaj donacis al li la domon kun esplanado por liaj planoj. Fröbel estis setlinta en la urbo en 1837. Tiu ĝojoza vortkreaĵo "infan-ĝardeno" (en la germana originalo: Kindergarten), en kiu kaŝas sin altvalora pegadogia programo pri klerigado de etinfanoj, igis Fröbel famekonata. Liaj teoriaj kaj praktikaj agadoj revoluciis en la tuta mondo. Ekster tio ekis tiel ankaŭ tute nova kulturformo unuigi laboron, familion kaj etinfanan prizorgadon. Liaj pensoj neniam eksmodiĝis.

La en la 1982-a jaro inaŭgurita muzeo memorigas la komencon de infanĝardenado kaj informas pri la vivo de Fröbel kiel ankaŭ pri la elradiado de ties ideoj tutmonden. Orginala meblaro de ĉambro el la loĝejo fröbela ebligis la rekonstruon de lia laborĉambro. Atrakciega estas ankaŭ la teretaĝa ĉambroj kun ludiloj, invitante infanojn kaj plenkreskulojn ludi kune.

Arkivo kaj fakbiblioteko[redakti | redakti fonton]

Trezoro en la arkivejo estas nekontesteble la grandparte konservita skriba postlasaĵo de Fröbel kaj de liaj kunlaborintoj de 1840 ĝis la morto en 1852. La t.n. Blankenburga postlasaĵo estas unu el tri grandaj Fröbel-esplorarkivoj kaj enhavas ĉ. 235 leterojn, pli ol 40 leterskizojn/malnetaĵojn kaj ĉ. 370 notslipojn. Sed la plej granda parto estas la leteraro adresita al Fröbel (ĉ. 1000).

En la biblioteko estas ĉ. 5000 volumoj de nacia kaj internacia Fröbel-esploristoj, ekz. la unuaj eldonoj de Menschenerziehung el la 1826-a jaro aŭ dokumentoj/originalaj eldonoj de Mutter- und Koselieder 1844). Ankaŭ multaj aĵoj de la pedagogino Eleonore Heerwart konserviĝas tie ĉi.

Klerigado kaj rekontiĝloko[redakti | redakti fonton]

La muzeo ofertas al ĉiuj celgrupoj rondgvidadojn kaj seminariojn. Tiaj seminarioj ĉe aŭtentika loko peras bonege la teorion kaj la praktikon pri infanĝardena pedagodio kaj pri la ludkoncepto de Fröbel. Pridiskutatas ankaŭ matematiko, naturo kaj lingvo kiel centroj de Fröbel-pedagogiko en kunteksto kun hodiaŭaj klerigadplanoj. Krome prilumiĝas la helpa rolo de la edukistoj en la evoluigo de etinfana memklerigado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Peege: Fröbel-Museum vorher und nacher. Erkenntnisse aus einigen Besuchen in Bad Blankenburg „vor und nach der Wende“. Mainz 1993
  • Margitta Rockstein: Das Friedrich-Fröbel-Museum Bad Blankenburg/Thüringen, en: Helmut Heiland/Karl Neumann (eld.): Friedrich Fröbel in internationaler Perspektive. Fröbelforschung in Japan und Deutschland. Weinheim 1998, p. 187–189
  • Margitta Rockstein: Zur Geschichte des Blankenburger Fröbelnachlasses. in: Friedrich-Fröbel-Museum (eld.): Anfänge des Kindergartens. Bad Blankenburg 1999, p. 109–112

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]