Françoise d'Aubigné

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Françoise D'AUBIGNÉ, markizino de Maintenon (naskiĝis la 27-an de novembro 1635 en Niort - mortis 15-an de aprilo 1719 en Saint-Cyr-l'École), plikonata kiel Madame de Maintenon (esperante "Sinjorino Maintenon") estis sekreta amantino kaj edzino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Ili kaŝe edziĝis post la morto de la reĝino Maria Teresa de Hispanio, verŝajne je la 9-a de oktobro 1683.

La kreskinta malfavoro de Françoise Athénaïs de Rochechouart de Mortemart (Madame de Montespan) kaj la morto de la reĝino ebligis al Sinjorino Maintenon akiri grandan influon sur la reĝo. La edziĝo restis sekreta, kvankam multaj korteganoj de Versailles suspektis ion. La markizino, tre diotima, favoris pian kaj severan etoson ĉe la kortego. Kune kun Jacques Bossuet, ŝi estris aŭtentan "partion de la diotimuloj".

Ŝi retiriĝis nur tri tagoj antaŭ la morto de la reĝo en 1715, al Saint-Cyr.

Vidu ankaŭ