Françoise d'Aubigné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Françoise d'Aubigné
Persona informo
Madame de Maintenon
Naskonomo Françoise d'Aubigné
Naskiĝo 27-an de novembro 1635 (1635-11-27)
en Niort
Morto 15-an de aprilo 1719 (1719-04-15) (83-jaraĝa)
en Kastelo de Versailles
Tombo Maison royale de Saint-Louis vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Françoise d'Aubigné
Familio
Patro Constant d'Aubigné vd
Patrino Jeanne de Cardillac vd
Gefratoj Constant d'Aubigné • Charles d'Aubigné, d'Aubigné vd
Edz(in)o Ludoviko la 14-a • Paul Scarron vd
Parencoj Françoise Charlotte d'Aubigné • Agrippa d'Aubigné • Marquise de Caylus vd
Profesio
Okupo salonestrino • epistolisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto fare de Pierre Mignard (1694)

Françoise D'AUBIGNÉ, markizino de Maintenon (naskiĝis la 27-an de novembro 1635 en Niort - mortis 15-an de aprilo 1719 en Saint-Cyr-l'École), plikonata kiel Madame de Maintenon (esperante "Sinjorino Maintenon") estis sekreta amantino kaj edzino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Ili kaŝe edziĝis post la morto de la reĝino Maria Teresa de Hispanio, verŝajne je la 9-a de oktobro 1683.

La kreskinta malfavoro de Françoise Athénaïs de Rochechouart de Mortemart (Madame de Montespan) kaj la morto de la reĝino ebligis al Sinjorino Maintenon akiri grandan influon sur la reĝo. La edziĝo restis sekreta, kvankam multaj korteganoj de Versailles suspektis ion. La markizino, tre diotima, favoris pian kaj severan etoson ĉe la kortego. Kune kun Jacques Bossuet, ŝi estris aŭtentan "partion de la diotimuloj".

Ŝi retiriĝis nur tri tagoj antaŭ la morto de la reĝo en 1715, al Saint-Cyr-l'École.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]