Francaj Ĝeneralaj Statoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la malnova franca monarkio, la Francaj Ĝeneralaj Statoj (france: États Généraux) estis asembleo de la tri "Statoj", la tri klasoj de la franca socio: La nobelaro, la klerikaro, kaj la nenobela kaj neeklezia tiel-nomita 'Tria Stato", kiu reprezentis ĉefe la burĝojn.

La Francaj Ĝeneralaj Statoj estis kreitaj en 1302, kaj estis kunvokitaj nur ĉe gravegaj okazoj, 22 fojojn en la daŭro de 487 jaroj. La lasta kunigo de la Ĝeneralaj Statoj estis tiu en 1789, kiu kondukis al la Franca Revolucio.