Francesco Griffolini

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Francesco GRIFFOLINI (latine: Franciscus Aretinus; naskiĝinta en 1420 en Areco, mortinta en 1490 en Napolo) estis itala humanisto kaj tradukisto el la helena lingvo en la latinan.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Malmulto de lia vivo estas konata pro ke longe oni intermiksis lin kaj certan juriston Francesco el Arezzo. Patro lia en la 1431-a jaro estis kondamita pro ŝtatperfido kaj kaŝa kunlaboro kun anoj de la ĉefurbo Sieno. Tiam la patrino fuĝis kun la infanoj al Ferrara. Tie Guarino da Verona kaj Teodoro Gaza estis liaj instruistoj. En 1477 Griffolini jam estis en Romo kie atentis lin la papoj Nikolao la 5-a kaj Pio la 2-a. Napole pasigis li la lastajn vivojarojn; li forpasis post falo de ĉevalo.

Tre multajn kaj gravajn tradukojn li kreis el la greka lingvo. De Iliado li tradukis la lastajn ok kantojn proze, post Lorenzo Valla. Ofte la versio de Griffolini kun la pli fama de Valla eldoniĝis. Odiseon li tradukis eĉ komplete.[1] Krome ekz. leterojn de Falarido (pseŭdoverkisteco), predikojn de Johano Krizostomo kaj la verkon Heroicum de Filostrato la Maljuna.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Francesco Griffolini und seine Übersetzung der homerischen Odysee"