Francistown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 21°10′25″S 27°30′45″E  /  21.17361°S, 27.5125°O / -21.17361; 27.5125 (Francistown)
Francistown
cvane: Francistown
urbo
Thapama.jpg
hotelo Thapama
Oficiala nomo: Francistown
Ŝtato Bocvano Bocvano
Distrikto Francistown
Situo Francistown
 - alteco 989[1] m s. m.
 - koordinatoj 21°10′25″S 27°30′45″E  /  21.17361°S, 27.5125°O / -21.17361; 27.5125 (Francistown)
Loĝantaro 85 363 (2006)
Estiĝo 1897
Horzono CAT (UTC+2)
 - somera tempo ne observita
Urbestro Shadrack Nyeku
Situo enkadre de Bocvano
Situo enkadre de Bocvano
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Bocvano
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Francistown

FrancistownNyangabgwe estas la dua plej granda urbo en Bocvano, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 85,363 kaj ofte priskribita kiel la "Ĉefurbo de la Nordo". Ĝi situas en orienta Bocvano, ĉirkaŭ 400 kilometroj (250 mejloj) norde-nordoriente de la ĉefurbo, Gaborone. Francistown situas ĉe la kunfluo de la Tati kaj Inchwe riveroj kaj proksime de la Shashe rivero (alfluanto al la Limpopo) kaj 90 kilometroj de la internacia limo kun Zimbabvo. Francistown estis la centro de sudafrikaj unuaj orminejoj kaj ankoraŭ estas ĉirkaŭata de malnovaj kaj forlasitaj minoj. La Urbo de Francistown estas administra distrikto, disigita de Nord-Orienta Distrikto. Ĝin administras Francistown Urbodomo.

En la regiono popularas futbalo. Lokaj futbalkluboj estas ECCO City Green, TAFIC kaj TASC.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. WolframAlpha knowledgebase, 2012