Franklino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franklino (simbolo Fr) estas, en la gaŭsa sistemo (CGS), la unuo de elektra ŝargo Q. Ĝi nomiĝis omaĝe al la usona sciencisto kaj inventisto Benjamin Franklin; sinonimoj terminoj: estas statcoulomb, StatCesu (akronimo de la angla electrostatic unit of charge).

Difino[redakti | redakti fonton]

La difino de franklino baziĝas sur la leĝo de Kulombo, laŭ kiu du egalaj ŝargoj je distanco kaŭzas inter ili la forton:

La franklino estas la unuo de elektrostatika ŝargo kaj difinita tiel ke:

Citaĵo
 Por du korpoj je distanco de 1 centimetro, kiuj ambaŭ portas ŝargon de 1 franklino, la forpuŝa forto estu egala al 1 dino

Tiele, la kulomba konstanto havas la valoron 1 en la elektrostatika CGS-sistemo kaj estas ankaŭ sendimensia kvanto.

Oni havas la rilatojn:

kun 1 dyn = 1 g · cm / s² , aŭ ankoraŭ

Ekvivalento de SI-unuoj[redakti | redakti fonton]

Per komparo kun la ekvivalentaj unuoj de la SI-sistemo kaj la kulombo, sekvas:

kie estas la lumrapido.

Unuoj de malsamaj sistemoj de unuoj ne povas oficiale esti uzataj. Do la franklino aŭ unuoj dirivataj de ĝia dimensio  [longo]1,5 · [maso]0,5 · [tempo]−1 neniam estos uzata en ekvacioj kune kun la kulombo.

Ekvivalentoj per CGS-unuoj aŭ iliaj derivitaj[redakti | redakti fonton]

La franklino esprimiĝas sekve en CGS-unuoj:

La franklino estis ankaŭ uzita kiel unuo por aliaj fizikaj grandoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]