Saltu al enhavo

František Kožík

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literaturo > Ĉeĥlingva Literaturo > Frantisek KOZIK < Ĉeĥa Lingvo < Ĉeĥa esperantisto

František KOŽÍK (naskiĝis la 16-an de majo 1909 en Uherský Brod - mortis la 5-an de aprilo 1997) estis populara ĉeĥa verkisto, granda subtenanto de Esperanto, aŭtoro de historiaj kaj biografiaj romanoj (Debureau, Camões, Cervantes, Sade, Komenio, Janáček, Mánes, Vojan, Tyl, Čermák, Braunerová, Těsnohlídek) k.a.

Inter 1933 kaj 1940 li estis radioreĝisoro ĉe la Verda Stacio en Brno, elsendanta en Esperanto, membro de la aktora grupo TRAKT. Sukcese estis ludata lia teatraĵo Sur rozoj sternite (kiun li verkis kun B. Polách). Ĉeĥlingve li preparis multajn aliajn radio-programojn, ĉefe por junularo.

El liaj verkoj E-lingve aperis la antologieto Poeto ne mortas (1984, trad. J. Karen) kaj la romano Lumo en tenebroj (1992, trad. Z. Rusín kaj M. Malovec). Publikigon la romanoj La plej eminenta el Pierotoj (tr. J. Karen) kaj Super valoj mateniĝas (tr. J. Vondroušek).

Verkoj

  • Největší z pierotů (1939, La plej eminenta el pierotoj, pri Dubureau)
  • Básník neumírá (1940, Poeto ne mortas, pri Camões)
  • Na dolinách svítá (1947, Super valoj mateniĝas, historia romano)
  • Josef Mánes (1955, pri ĉeĥa pentristo)
  • Světlo v temnotách (1958, Lumo en tenebroj, pri Komenio)
  • Rytíř smutné postavy (1958, Kavaliro de trista figuro, pri Cervanto)
  • Kryštof Harant (1964, pri ĉeĥa muzikisto, vojaĝanto kaj verkisto, ekzekutita en 1620 pro partopreno en ribelo)
  • Po zarostlém chodníčku (1967, Sur herbokovrita pado, pri Janáček)
  • Pouta věrnosti (1971, Katenoj de la fideleco, pri pentristo Čermák)
  • Miláček národa (1975, Amato de la nacio, pri verkisto Tyl)
  • Na křídle větrného mlýna, Neklidné babí léto (1977, 1979, Sur la aloj de ventmuelejo, Maltrankvila snakt-Martena somero, pri pentristino Braunerová)
  • Kronika života a vlády Karla IV (1981, Kroniko de la vivo kaj regado de Karolo IV-a, pri ĉeĥa reĝo kaj rom-germana imperiestro)
  • Fanfýry pro krále (1983, Fanfaroj por la reĝo, pri aktoro Vojan)
  • Jsem vánočnímu stromku podoben (1992, Mi similas al kristnaska arbo, pri verkisto Těsnohlídek)
  • Černé slunce (1992, Nigra suno, pri markizo de Sade)

En Esperanto

  • Poeto ne mortas (antologieto, 1984)
  • Lumo en tenebroj (1992, pri Komenio, kun aldono el la verkoj de Komenio)

Rete atingeblaj

Lia unua edzino Zdenka ŠVÁBÍKOVÁ estis aktorino, ankaŭ membrino de TRAKT, lia dua edzino Olga HORÁKOVÁ estas verkistino, kies dramon Epizodo komenciĝas elsendis Verda Stacio en 1949.