Saltu al enhavo

František Kožík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Kožík
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1909 (1909-05-16)
en Uherský Brod
Morto 5-an de aprilo 1997 (1997-04-05) (87-jaraĝa)
en Telč
Tombo tombejo de Vinohrady Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Fakultato de juro de la Masaryk-Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Zdeňka Švabíková-Kožíková Redakti la valoron en Wikidata
Infano Alena Kožíková Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Petr Michálek (en) Traduki (pranevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dramaturgo
dramaturgo
poeto
radiodramisto
radiodramaturgo
prozisto
porinfana verkisto
scenaristo
instruisto
tradukisto
kantotekstisto
esperantisto
verkisto
bildliteratura verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

František KOŽÍK [frantiŝek koĵik] (naskiĝis la 16-an de majo 1909 en Uherský Brod - mortis la 5-an de aprilo 1997 en Telč) estis populara ĉeĥa verkisto, granda subtenanto de Esperanto, aŭtoro de historiaj kaj biografiaj romanoj (Debureau, Luís Vaz de Camões, Cervantes, Sade, Komenio, Janáček, Mánes, Vojan, Tyl, Čermák, Braunerová, Těsnohlídek) k.a.

Inter 1919 kaj 1925 li studis ĉe la okjara gimnazio en Uherské Hradiště, la studon li finis en Brno, kie li abiturientiĝis en 1927. En Brno li poste studis ĉe la Fakultato de juro kaj la Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato.

Inter 1933 kaj 1940 li estis radioreĝisoro ĉe la Verda Stacio en Brno, elsendanta en Esperanto, membro de la aktora grupo TRAKT. Sukcese estis ludata lia teatraĵo Sur rozoj sternite (kiun li verkis kun B. Polách). Ĉeĥlingve li preparis multajn aliajn radio-programojn, ĉefe por junularo.

Lia unua edzino Zdeňka Švabíková estis aktorino, ankaŭ membrino de TRAKT; lia dua edzino Olga Horáková estas verkistino, kies dramon Epizodo komenciĝas elsendis Verda Stacio en 1949.

  • Největší z pierotů (1939, La plej eminenta el pierotoj, pri Dubureau)
  • Básník neumírá (1940, Poeto ne mortas, pri Camões)
  • Na dolinách svítá (1947, Super valoj mateniĝas, historia romano)
  • Josef Mánes (1955, pri ĉeĥa pentristo)
  • Světlo v temnotách (1958, Lumo en tenebroj, pri Komenio)
  • Rytíř smutné postavy (1958, Kavaliro de trista figuro, pri Cervanto)
  • Kryštof Harant (1964, pri ĉeĥa muzikisto, vojaĝanto kaj verkisto, ekzekutita en 1620 pro partopreno en ribelo)
  • Po zarostlém chodníčku (1967, Sur herbokovrita pado, pri Janáček)
  • Pouta věrnosti (1971, Katenoj de la fideleco, pri pentristo Čermák)
  • Miláček národa (1975, Amato de la nacio, pri verkisto Tyl)
  • Na křídle větrného mlýna, Neklidné babí léto (1977, 1979, Sur la aloj de ventmuelejo, Maltrankvila sankt-Martena somero, pri pentristino Braunerová)
  • Kronika života a vlády Karla IV. (1981, Kroniko de la vivo kaj regado de Karolo la 4-a, pri ĉeĥa reĝo kaj rom-germana imperiestro)
  • Fanfýry pro krále (1983, Fanfaroj por la reĝo, pri aktoro Vojan)
  • Jsem vánočnímu stromku podoben (1992, Mi similas al kristnaska arbo, pri verkisto Těsnohlídek)
  • Černé slunce (1992, Nigra suno, pri markizo de Sade)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Pri Sur Rozoj Sternite

Citaĵo
 Tre agrabla memoraĵo pri ĉi tiu ĉarma opereto dufoje kaj grandsukcese brodkastita en Esperanto el la stacioj Ĉeĥoslovakaj. Ĝi enhavas la plenan tekston: la muzikon oni sendube povas ricevi laŭ peto. De lingva vidpunkto ni rezignas ĝin kritiki: kelke da malglataĵoj estas facile forigeblaj de la ludantoj mem. Ni esperas ĝin aŭdi en kelkaj Esperantaj grupoj en Anglujo. Espereble ĉi tiu estos nur la unua el multaj similaj muziko-regaloj, kiujn provizos al la mondo nia progresema “Verda Stacio” Brno. 5 
— La Brita Esperantisto - Numero 364, Aŭgusto (1935)

Pri Poeto ne mortas

Citaĵo
 Esperanto estas taŭga perilo de nacilingvaj literaturaj valoraĵoj. Tion denove bone pruvas la recenzata kajero, kiu entenas fragmentojn el 8 romanoj kaj unu novelo de Frantiŝek Kozik, poemon, personan mesaĝon de kaj informan eseon pri li. Sed kiu estas Frantiŝek Kozik? Li apartenas al la plej konataj ĉeĥaj verkistoj (naskiĝis 1909), "merita artisto", verkis pli ol 100 volumojn kun aĵoj el ĉiuj literaturaj ĝenroj. Aparte li elstaras kiel verkisto de radiaj dramverkoj kaj biografiaj romanoj. Li skribis i. a. pri la pieroto Gasparo Deburan, la portugala bardo Camoes, pri la pentristo Josef Manes, pri Cervantes, la komponisto Leos Janaĉek k. a. Multo estas daŭre reeldonata, filmita, adaptita por teatro kaj televido kaj ankaŭ tradukita alilingven. Por esperantistoj gravas scii, ke d-ro Kozik apartenis al la stabo de la Verda Stacio, radioredakcio en Brno, kiu disaŭdigis de 1933 — 1939 en Esperanto. Aktuale li estas honora prezidanto de la Literatura Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La prezidanto de tiu sekcio, la verkisto Jiri Karen, tre bone elektis kaj tradukis la fragmentojn el la verkaro de Kozik. Ili estas el la romanoj „La plej granda el pierotoj" (jam 16a eldono 1967!), „La poeto ne mortas", "Frenezulojn nutras dio", "Josef Manes", „Sur la herbokovrita irvojeto", „La urbo de feliĉaj amoj", "Fanfaroj por la reĝo", „Sur la alo de ventmuelejo". Tre bonvenaj estas la rimarkigoj, kiujn aldonis la redaktinto, kaj kiuj bone helpas la orientiĝon. Ankaŭ la aldono de listo de "rare uzataj kaj malofte troveblaj vortoj" atestas pri la zorga redaktado. La por mi — kiel nekonanto de la ĉeĥa originalo — tre flua, stilriĉa kaj komprenebla traduko de la fragmentoj sukcesis kapti min kaj veki la deziron serĉi eventuale ekzistantajn germanlingvajn tradukojn. Oni planas traduki la ŝajne plej sukcesan romanon „La plej granda el pierotoj", kiu traktas la biografion de tiu aktoro, kiu renesancis la pantomimon. Sur paĝo 31 ni eksciis ne nur tion sed ankaŭ, ke d-ro Kozik eventuale estus preta verki literature valoran scenaron pri la vivo de d-ro Zamenhof por prezentado en televido, se li ricevus adekvatan helpon de la esperantistaj medioj. Interesa projekto, kiu meritus subtenon. La broŝuro estos valora kontribuo al la traduka literaturo kaj meritas grandan disvastigon. Detlev Blanke. Der Esperantist n131 mar. 1985 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Prago 1984 (Literatura suplemento al revuo Paco, ĉeĥoslovaka eldonoj, 32 p.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.