Zdeněk Rusín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zdeněk Rusín
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1937 (1937-05-30) (86-jaraĝa)
en Opava
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Zdeněk RUSÍN (naskiĝis la 30-an de majo 1937) estas ĉeĥa esperantisto.

Laŭ profesio juristo kaj tradukanto de juraj tekstoj en la hispanan, katalunan, valencian kaj Esperanton, instruas ankaŭ la italan kaj la hispanan. En ĈEA li laboris ekde 1979 ĝis 1987 kiel prezidanto de la centra revizia kaj kontrola komisiono.

Post 1990 li komencis aktivi ankaŭ literature kaj terminlogie. Kun Petr Deák li prilaboris ekonomian vortaron Esperantan-ĉeĥan laŭ peto de Bruno Vogelmann por International Business Dictionary (1974), tamen la ĉeĥa aldono neniam aperis. Kun Miroslav Malovec li esperantigis romanon de František Kožík pri Komenio Lumo en tenebroj (pli precize dirite, Z. Rusín tradukis la romanon mem, M. Malovec aldonis tradukojn el la verkaro de Komenio en la dua parto de la libro). Ĉar li ŝatas gitarludi, li esperantigis ankaŭ kelkajn kantojn, ekz. „Náměšť“ de Jaroslav Hutka, kanton pri libereco, kiu furoris post falo de la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio.

Sian inklinon al poezio li aplikis per esperantigo de versoj de poetino Marie Dolistová, konkrete li tradukis poemojn Al konscienco, Julio, Majo, Sintrovo, Kalvaria vojo, Kiso de Judaso, Radioteleskopo, Amikeco, Kantad' de rojo montara, Atendado, Barbora, Bohosudov - Baziliko de Virgulino Maria Dolorplena, Koronaria unuo, La medita II, Al Madla kaj Manka. Memstare kaj libroforme aperis poemo Sinjorino Zdislava de Lemberk pri ĉeĥa mezepoka sanktulino, kiu - kvankam nobelino - helpis al kuracado de malriĉaj homoj. En Migrantaj vortoj li prezentis kelkajn nordbohemajn poetojn (Svatava Antošová, Věra Bartošková, Marie Dolistová, Marta Zbyslava Gärtnerová, Pavel Polívka, Martin Tomášek).

Li sukcesis esperantigi ankaŭ la enkondukan paĝon en la retejo de Kamero de Tribunalaj Interpretistoj de Ĉeĥa Respubliko.

Li instruis Esperanton en gimnazio de Teplice kaj esperantigis la retejon de la lernejo, kies lernantoj decidis restaŭri malnovan gimanzian kapelon kun belegaj freskoj de la Beŭrona arto (de monaĥoj el Beŭrona ordeno), kiun la ateisma komunista reĝimo grave damaĝis. Rusín esperantigis artikolon de Jakub Mráček pri la kapelo kaj publikigis en Dio Benu (62 - 2/2006) sub titolo Viktimo de barbareco.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝeneralaj elektoj en ĈSSR kaj ĉeĥoslovaka balot-rajto (Starto 8/1971)
  • Ĉe amikoj en Gus Ĥrustalnia (Starto 5/1973)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Poutníci slova - Migrantoj de vortoj (spegula eldonono, pluraj poetoj, eldonis Teplická výtvarná a literárně-estetická společnost, 2005, 14 p.)
  • Jakub Mráček: Viktimo de barbareco (Dio Benu, 62, 2/2006)
  • Marie Dolistová: Sinjorino Zdislava de Lemberk (2009)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]