Bohosudov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50°40′58″N 13°53′06″E  /  50.68278°N, 13.885°O / 50.68278; 13.885 (Bohosudov) (mapo)
Bohosudov
germane: Mariaschein
municipa parto
Krupka CZ overall view of Bohosudov 049.jpg
Meze de la vido Baziliko de Mater Dolorosa
Oficiala nomo: Bohosudov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Krupka
Historia regiono Bohemio
Parto de Mosta baseno
Domoj 644 2009
Situo Bohosudov
 - koordinatoj 50°40′58″N 13°53′06″E  /  50.68278°N, 13.885°O / 50.68278; 13.885 (Bohosudov) (mapo)
Katastro 2,02 km² (202 ha) Bohosudov
Loĝantaro 4 014 (2011)
Denseco 1 987,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 417 42
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bohosudov
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Bohosudov (germane: Mariaschein) estas la centra kvartalo de la ĉeĥa urbo Krupka en Regiono Ústí nad Labem. Ĝi famiĝas antaŭ ĉio pro la pilgrimeja kirko de la Dolorplena Mario kiu antikve ankaŭ ĉiam nomitis Mariaschein. En 2011 loĝis tie ĉi 4014 personoj.

Geografia situo kaj historio[redakti | redakti fonton]

Bohosudov situas proksimume 7 km nordoriente de Teplice. Temas pri la orienta kaj plej antikva kvartalo de Krupka. Tra la vilaĝo kondukas la landa ŝoseo 253 tra kiu atingatas ĝi disde DubíÚstí nad Labem. Mariaschein evoluis paŝon post paŝo el la vilaĝo Althof kun akvokastelo el la 13-a jarcento kaj vilaĝo Schein (unua mencio en 1446). En 1591 la vilaĝon akiris jezuitoj el Chomutov kiu komencigis konstruon de konvento kaj pilgrimkirko en 1650; la tuton ili nomis Mariaschein. Tiu ĉi nomo adoptitis ekde 1670 ankaŭ de la komunumoj Althof kaj Scheine/Scheune. De la mezo de la 19-a jarcento Mariaschein apartenis la la tribunaldistrikto Chabařovice respektive Ústí nad Labem. Kunfandiĝo kun Krupka fariĝis ne antaŭ 1959. En Bohosudov troviĝas la sidejo de la urba administrado.

Pilgrimhistorio[redakti | redakti fonton]

Pilgrimkirko Mariaschein
Pilgrimmemoraĵo de ĉ. 1850

Legendo koncerne la evoluon de la pilgrimado raportas pri monaĥinoj fuĝintaj pro husitaj atakoj el Světec/Distrikto Teplice en la arbarojn de Krupka. Dumfuĝe ili kunprenis figuron de la Virgulino el argilo por kaŝi ĝin ĉe tilio. Laŭ diferenca legendo 300 batalantoj fuĝintoj en 1424 el batalkampo apud Ústí nad Labem estus mortigitaj surloke fare de husitoj. La ĉetilie kaŝita figuro aperis laŭtradicie al knabino afliktita; surloke starigitis kapelo en kiun oni metis la bildon de la Dolorplena virgulino - kaj la kapelo anstataŭigitis en 1443 per ŝtona konstruaĵo. La unua pilgrimo okazis jam en 1610. Ĉirkaŭ kvar jardekoj poste la jezuitoj ordonis la konstruon de pilgrimkirko kiu ŝanĝitis laŭ baroka stilo inter 1701-08 laŭ komisio de grafo Kolovrat fare de ĉefarkitekto dioceza Giulio Broggio el Litoměřice kaj fare de ties filo Octavio Broggio.

Supre de la portalo videblas inter du rondarkoj bildo pligrandigita de la adorinda Mario-imago. En niĉoj dekstre kaj maldekstre de la enirejo estas statuoj de la sanktuloj Ignaco Lojola kaj Francisko Ksavero. La sudan flankon ornamas statuoj de la bohemiaj landaj patronoj Sankta Venceslao, Ludmila, Johano Nepomuka kaj Sankta Prokopio. La nordan flankon plibeligas Sankta Anna, Sankta Tito, Sankta Jozefo kaj Adalberto el Prago.

Havas la kirko rektangulan projekciaĵon kun nur unu longa navo kun po tri flankaj kapeloj. Riĉega estas la interno:

Ĉirkaŭas la kirkon klostro kun sep kapeloj konstruitaj inter 1584 kaj 1590. Estas ili simbolo por la sep doloroj de Mario portante la nomojn de la mondonacintoj:

  • La profetado de Simeono en la templo (mecenato: Reichstädter aŭ Herzogliche Lauenburgische)
  • La fuĝo de la Sankta familio je Egipto (mecenato: Fürstlich Clary-Aldringensche aŭ Teplitzer)
  • La perdo de la knabo Jesuo kaj la serĉo je li dum tri tagoj (mecenato: Leitmeritzer)
  • Renkontiĝo sur la krucvojo (mecenato: Bleylebensche)
  • La starado sub la kruco (mecenato: Kulmer aŭ Kolowratsche)
  • La forpreno de la kruco (mecenato: Osseger)
  • La entombigo de la Sinjoro (mecenato: Duxer aŭ Gräflich Waldsteinsche)

La 37 freskooj en la klostro dokumentas la historion de la pilgrimejo. Sume estis 31 konfesprenejoj en la klostro supre de kiuj krome bildigitis scenoj el la biblio. Inter la kirko kaj la klostro starigitis Fonto-kapelo kie kolektis oni akvon salubran. En 1853 alkonstruitis seminario porknaba kiu pligrandiĝis en 1882. Gimnazio estis de 1906 kiu ŝtate agnoskitis en 1922. Ĝis 1925 ne malpli ol 652 pastroj studis tie ĉi.

Okaze de la datreveno 500-a pilgrimkomenca la kirko iĝis basilica minor laŭ la volo de Pio la 11-a. Multaj konstrudetaloj ankaŭ kongruas al la Jesuo-kirko (Vignola) en Romo, la ĉefaltaro imitas la altaron de la petra baziliko de Romo. Post la Dua mondmilito pilgrimado ĉesis. Animzorgado modesta permesitis denove de 1968. Pilgrimado refaritis ekde 1989. Ekde 1992 faratas porinfanaj pilgrimoj.[1] Carl Schneeweiß mortis en 1887 kiel jezuita prioro en Mariaschein.

Konventejo kaj gimnazio[redakti | redakti fonton]

La konvento jezuita ĉirkaŭ la jaro 1900

La konventaj ejoj iĝis post 1668. Krom konvento faris la jezuitoj en 1679 ankaŭ latinan lernejon. En la kuro de la reformoj de imperiestro Jozefo la 2-a la konvento aboliciitis en 1773; en 1779 instituciitis samloke lernejo por estontaj lernigistoj. Episkopa gimnazio malfermitis en 1853. Dum la okupado de la regiono fare de Wehrmacht troviĝis ene faklernejo por policistoj. Fermitis la gimnazio fare de la komunistoj denove en 1950 kaj la saman jaron iĝis la konventoĉambroj internigejo por jezuitoj kaj aliaj ordenanoj. Kelkajn jarojn pli malfrue la tuto iĝis kazerno, ekde 1968 ankaŭ por la Ruĝa armeo kiu restis ĝis 1991. Jam en 1993 la tuto regimnaziis. Lerninto antaŭ la Unua mondmilito estis ekz. la verkisto kaj politikisto Hans von Hammerstein-Equord.

Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Bahlcke, Winfried Eberhard, Miloslav Polívka (eld.): Handbuch der historischen Stätten. Volumo: Böhmen und Mähren (= Kröners Taschenausgabe. Volumo 329). Kröner, Stuttgart 1998, ISBN 3-520-32901-8, p. 366–367.
  • Druckschrift: Bazilika Panny Marie Bolestné. Eldonis la urbo Krupka, 2006.
  • Johannes Schwabstedt: Sudetendeutsche Heimat Mittelgebirge, die Geschichte einer deutschen Landschaft. Herklotz, Marburg/Lahn 1954.
  • Michael Hoffmann: Mariaschein - Bohosudov. Ein Wallfahrtsort im Dornröschenschlaf. Kirchhof & Franke, Leipzig / Marek, Brunno 2005, ISBN 3-933816-34-3 (Leipzig) / ISBN 80-86263-71-1 (Marek).
  • August Müller: Die Entstehung des Ortes Mariaschein. En: Erzgebirgs-Zeitung, 52/1931, p. 50–63. (interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj sur la paĝoj de la episkopujo Dresden-Meißen