Frata lingvo
Frata lingvo (Frater aŭ Lingua Sistemfrater) estas internacia planlingvo publikigita de tradukisto Pham Xuan Thai (Vjetnamio) en tiama Sajgono 1957. Li deklaris ke sia lingvo estas la plej facila lingvo jam konstruita. Ĝi estas unu el la malmultaj konstruitaj lingvoj el Azio. Malgraŭ tio, la vortprovizo estas ĉefe prenita el la greka kaj la latina lingvoj.
Alfabeto
[redakti | redakti fonton]Frater enhavas 18 literojn:
| a | b | d | e | f | g | i | j | k | l | m | n | o | p | r | s | t | u |
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Frater ne havas artikolojn, fleksion, afiksojn, neniun akordon de tempo, genro, aŭ nombro. La nomvortoj, verboj, adjektivoj, kaj adverboj uzas la samajn radikojn[1].
Morfologio
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj vortoj estas lastsilabe akcentitaj.
Nomoj
[redakti | redakti fonton]- Antonimoj estas formata per -ne: aktofilo – aktofilone (amo, malamo).
- Pluralo nedeviga povas esti formata per -multi: frater – fratermulti (frato, fratoj), sed bi frater (du fratoj).
- Seksaj formoj povas esti formataj per -gine kaj -andro: infan – infanandro – infangine (infano, vira infano, infanino)[2]
- Genitivo estas indikata per prepozicio ot: ide ot mater (ideo de patrino); asista ot Dio (helpo de Dio)
Pronomoj
[redakti | redakti fonton]La personaj pronomoj estas:
persono singularo pluralo 1 mi mis 2 ni nis 3 ili ilis
La pronomo oni estas antrop en frater. Genitivo estas farita kun ot (de): ide ot mi – ideo de mi. Posedo ankaŭ estas montrita per simpla postigo de persona pronomo: Dom mi (mia domo).
Verboj
[redakti | redakti fonton]- Oni faras la imperativon per antaŭvorteto obliga: filo – obliga filo (ami, amu)
- Oni faras la pasintecon per postvorto pas: filo – filo pas (ami, amis)
- Oni faras la estontecon per postvorto futur: filo – filo futur (ami, amos)
Nombroj
[redakti | redakti fonton]Nombroj de unu al dek: uni, bi, tri, kuadri, kuinti, ses, sep, okta, nona, deka.
Sintakso
[redakti | redakti fonton]La vortordo estas nesanĝebla: subjekto–verbo–objekto; substantivo–adjektivo; verbo–adverbo.
Ekzempletoj
[redakti | redakti fonton]- Frater frater frater frater
- ”La frata frato interfratiĝas frate”
- Mi habe fratermulti
- ”mi havas fratojn”
- Onor fater e mater ni, e ni obliga filo androbisini omo ni
- ”Honoru vian patron kaj vian patrinon, kaj amu vian najbaron kiel vin mem”
- Androfaktopasi es beni akaus ilis es futur nam infan ot Dio
- ”Feliĉaj la pacemaj homoj, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio”
Vortareto
[redakti | redakti fonton]- akaus – ankaŭ
- aktofilo – amo
- andro – viro
- androbisini – najbaro
- amdrofaktopasi – pacemulo
- ben – bono
- benne – malbono
- bi – du
- deka – dek
- dio – dio
- dola – mono
- dolaeks – inflacio
- dolapan – buĝeto
- dom – domo
- domfag – manĝejo.
- domne – dezerto
- domstudileban – universitato
- e – kaj
- eksdefen – nerezistebla
- es – esti
- fag – manĝi
- fater – patro
- filo – amo
- frater – frato
- ide – ideo
- ili – ŝi, li, ĝi
- infan – infano
- jur – tago
- jurbi – lundo
- jursep – sabato
- kia – kiu
- leban – alta
- logo – vorto
- logodio – profetaĵo
- logoleban – krio
- logoseudo – mensogo
- luna – monato
- lunadekauni – novembro
- lunasep – julio
- mater – patrino
- mi – mi
- morta – morta
- nam – nomigi
- ni – vi
- obliga – imperativa vorteto
- omo – mem
- onor – honoro
- ot – de
- pan – plano
- pas – pasinta vorteto
- pasi – paco
- probable – eble
- pur – pura
- purne – malpura
- seudo – malvera
- stofgrafauto – plumingo
- studi – studi
- tem – tempo
- temkia – kiam
- uni – unu
Patro nia
[redakti | redakti fonton]| Frater
Pater mis in sel, |
Esperante
Patro Nia, kiu estas en la ĉielo, |
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Phạm Xuân Thái. (1957) Frater (Lingua sistemfrater). The simplest International Language Ever Constructed. Ho‑Ĉi‑Min‑urbo: Tu‑Hai Publishing House.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lingua Sistemfrater: 12 rules of Frater (angle). Arkivita el la originalo je 2016-02-28.
- ↑ Lingua Sistemfrater: Biblologo basi Eng – Fra. Arkivita el la originalo je 2016-02-28. “[frato:] frater... [fratino:] fratergine”.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Frater2, evoluado/ellaboro de lingua sistemfrater de 1997
- Interglossa, simila proponita internacia planglingvo
- Glosa, evoluado de Interglossa
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Frater.com Oficiala retejo (en Esperanto, Interlingua kaj la angla)
- Lingua Sistemfrater (en la angla)