Frauentál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frauentál
germane: Hochofen
pereinta domaro
Oficiala nomo: Frauentál
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Přimda, Svatá Kateřina
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Frauentál
 - koordinatoj 49° 40′ 23″ N 12° 37′ 00″ O / 49.67306 °N, 12.61667 °O / 49.67306; 12.61667 (mapo)
Unua skribmencio 1726
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Frauentál (germane: Hochofen) estas domaro, kiu situadis en katastraj teritorioj de Přimda kaj Svatá Kateřina u Rozvadova apud hodiaŭa ŝoseo II/605 okcidente de fiŝlago Václavský rybník. Rilate al administra flanko ĝi falis sub Svatá Kateřina, kiu estas parto de municipo Rozvadov.

La unua skribmencio pri domaro sub germana nomo Hochofen aperas en parcelaj libroj al la jaro 1726. De la superularo elektita germana nomo Frauenthal tiutempe tro ne enviviĝis. Sur mapo el la 19-a jarcento ĝi estas kaptita denove sub nomo Hochofen kaj komune kun ĝi ankaŭ ties partoj Neue kaj Alte Zahnhammer. Ekde la jaro 1716 en la domaro funkciis ferfarejo prilaboranta ferercon el minejoj en Zirkwald apud Rozvadov. Ties trafikado estis finita al la jaro 1872 kaj en la jaroj 1886 - 1925 anstataŭigis ĝin vitrofarejo funkcianta kiel lasta en Tachov-regiono. La domaro estis evidente loĝigita eĉ poste , ĉar pri ĝi kiel pri grupo de domoj mencias en la jaro 1929 Alois Chytil. Sed li ne mencias nombron de loĝantoj, eĉ ne nombron de domoj. Pereo de la domaro okazis post ellandigo de la germana loĝantaro post la jaro 1945. Hodiaŭ estas ĉi tie videblaj akvokanaloj por mueliloj kaj torsoj de industriaj objektoj.