Velké Dvorce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velké Dvorce
germane Groß Meierhöfen
vilaĝo
Kastelo Velké Dvorce
Oficiala nomo: Velké Dvorce
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Přimda
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 61 (2009)
Rivero Úhlavka
Situo Velké Dvorce
 - koordinatoj 49° 40′ 57″ N 12° 42′ 12″ O / 49.68250 °N, 12.70333 °O / 49.68250; 12.70333 (mapo)
Katastro 3,07 km² (307 ha) Velké Dvorce
Loĝantaro 218 (2021)
Denseco 71,01 loĝ./km²
Unua skribmencio 1591
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 348 06
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velké Dvorce
Portalo pri Ĉeĥio

Velké Dvorce (germane Groß Meierhöfen) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Přimda, troviĝanta en distrikto Tachov. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km nordoriente de Přimda. Estas ĉi tie registritaj 61 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 218 loĝantoj.

Velké Dvorce estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,07 km².

Bovinejo de ŝtata bieno en Velké Dvorce (1985)

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1591.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869281
1880258
1890261
1900245
1910285
1921263
JaroLoĝantoj
1930235
1950167
1961171
1970169
1980145
1991195
JaroLoĝantoj
2001222
2011266
2021218

Naturrilatoj[redakti | redakti fonton]

Okcidente de la vilaĝo fontas rivero Úhlavka, la plej granda el fiŝlagoj nomiĝas Peklo. Sude de la vilaĝo estas loko, kie oni produktis kalcion por vitrofarejoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/605, kiu estis ĝis finkonstruo de aŭtostrado D5 ĉefa tirŝoseo inter Plzeň kaj limpasejo Rozvadov, do vicoj de kamionoj kaj aŭtomobiloj antaŭ serpentinoj kaj la limpasejo en la 1990-aj jaroj multfoje tuŝis ĝis la vilaĝo. Post la jaro 1989 ĉi tie kelke da jaroj funkciis ankaŭ motoresto Černý kůň kaj mallongtempe hotelo Bílý dům, ambaŭ novaj konstruaĵoj forbrulis.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Barokan kastelon Velké Dvorce lasis fondi Jan Václav Novohradský el Kolovrat en lasta kvarono de la 17-a jarcento. Pli poste ĝi apartenis al Libštejnidoj el Kolovrat kaj post ili al Kolowrat-Krakowský. La konservitan novbarokan aspekton ĝi akiris dum rekonstruado en la jaroj 1907–1910. Norde de la ĉefa ŝoseo troviĝas kastela parko kaj sur ambaŭ ties flankoj ampleksaj fruktoĝardenoj.