Frecciarossa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frecciarossa
train category in Italy • registrita marko • rolling stock class

Servado
Servado 2008
Fervoja operatoro Trenitalia,  Italio
Produktado
Modelo ETR 500
ETR 1000
Trajtoj
Maksimuma rapido 300 km/h
vdr

Frecciarossa, plennome: Alta Velocità FrecciaRossa (mallonge FR AV) estas kategorio de servoj de trajnoj de la itala fervoja kompanio Trenitalia, kiu ekde la horarŝanĝo en junio 2012 anstataŭigis, kune kun la nova kategorio Alta Velocità Frecciargento, la kategorion Eurostar Italia Alta Velocità, aliĝante al la familio Frecce. Antaŭe la trajnoj en kategorio Eurostar Italia Alta Velocità ricevis la aldonajn nomojn Frecciarossa kaj Frecciargento, nomoj kiuj ekde junio 2012 ne plu estas aldonaj sed propraj al la respektivaj kategorioj de servoj.

La trajnoj kiuj plenumas ĉi tiun servon estas ETR 1000 kaj ETR 500. Trajnoj Frecciarossa estas la pintaj servoj de Trenitalia, karakterizitaj per alta rapideco (ĝis 300 km/h sur altrapidaj linioj) kaj altnivela komforto ofertita entrajne,[1] kie estas ofertitaj 4 niveloj de servo: "Standard", "Premium", "Business" kaj "Executive".[2]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Frecciarossa en la itala Vikipedio.