Fred Astaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fred Astaire

Fred ASTAIRE (aSTER), origine: Frederick AUSTERLITZ (naskiĝis la 10-an de majo, 1899, mortis la 22-an de junio, 1987) estis usona aktoro kaj dancisto.

Li komencis sian karieron kune kun sia fratino Adele en diversaj Broadway-muzikaloj. Plej grandan famon li akiris per siaj dancfilmoj, en kiuj li rolis kun Ginger Rogers. Ekde la 1940-aj jaroj li montris sin kun diversaj partnerinoj, inter alie Rita Hayworth, Judy Garland kaj Audrey Hepburn.

Listo de filmoj

  • Flying Down to Rio (1933)
  • The Gay Divorcee (1934)
  • Roberta (1935)
  • Top Hat (1935)
  • Swing Time (1936)
  • Shall We Dance (1937)
  • The Story of Vernon and Irene Castle (1939)
  • You Were Never Lovelier (1942)
  • Easter Parade (1948)
  • Funny Face (1957)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.alsodances.net/biography greke http://www.adherents.com/people/pa/Fred_Astaire.html greke http://www.alsodances.net greke http://www.angelfire.com/ny/alisande