Frevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frevodancistoj

Frevo estas stilo de brazila muziko, kiu devenas el Pernambuko. Oni ludas ĝin precipe dum la karnavaloj en Recife kaj Olinda. La vorto „frevo“ deduktiĝas de (portugale:) „ferver“ (boli), kio tre bone priskribas la etoson dum ĉi tiu rapida dancmuziko. Resume direblas, ke frevo ja estas la plej "pernambuka" el la pernambukaj muzikstiloj. Oni trovas ĝin preskaŭ ne en cetera Brazilo.

Frevo En 2012 UNESCO nomis frevon malmateria kultura heredaĵo de la homaro.[1]

Danco[redakti | redakti fonton]

Oni dancas kaŭrante, faras akrobatajn saltojn kaj korpotordiĝojn, ekzemple per figuroj el la kapoejro, je kio multaj dancistoj balancas multkoloran ombrelon, por povi pli bone teni la ekvilibron. La plej konata kaj samtempe plej granda frevogrupo, „Galo da Madrugada“ (koko de la matenkrepusko) el Recife, vekas je la karnavala sabato frumatene la urbon kaj metas per tio la ekigilon por la karnavalo daŭranta ĝis dek tagoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frevo-orkestro en la stratoj de Olinda.

Frevo evoluis proksimume 1900 el la repetruaro de armebandoj, kiam ĉi tiuj komencis ludi siajn polkojn pli rapide kaj pli sinkope. Ĝis nun ladaj blovinstrumentoj apartenas al la ensembloj de frevo.

Kiam kapoejro estis malpermesata, ĉar la koloniaj regantoj ekkonis ĝian batalkarakteron, en frevo venkis la ombrelo, kiun oni facile povis uzi kiel armilo. Komence la ombreloj estis grandaj, malnovaj kaj nigraj. Nur pli malfrue, kiam la batalkaraktero malkreskis, la ombrelo fariĝis malgranda kaj multkolora. Konserviĝis la sovaĝaj saltoj kaj brakaj resp. gambaj movoj memorigaj pri batalteĥnikoj, kiuj donas al frevo ĝian nunan, fortostreĉe kaj akrobate efikan aperaĵon.

La ĵurnalo "Jornal Pequeno" el Recife, kiu tiutempe publikigis la plej bonajn raportojn de la karnavalo, stampis en sia eldono de la 12-a de februaro 1907 unuan fojon la vorton "frevo". La 12-an de februaro 2007 oni memorigis en Recife per granda publika koncerto pri la 100-jariĝo de la frevo.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Frevo estas distingebla laŭ tri specoj:

Frevo da Rua – surstrata frevo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉu frevo estas komparebla kun neniu alia brazila muziko aŭ eĉ tiu de iu alia lando. Kaj la tekstoj kaj ankaŭ la dancostilo distingiĝas disde la aliaj specoj, por la muziko oni tradicie preskaŭ nur uzas latuno-blovinstrumentojn. Ekzempleroj estas "Vassourinhas" de Matias da Rocha, "Último dia" de Levino Ferreira, "Trinca do 21" de Mexicano, "Menino Bom" de Eucário Barbosa, "Corisco" de Lorival Oliveira aŭ "Porta-bandeira" de Guedes Peixoto.

Frevo canção – kanta frevo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi frevo ests pli melodia kaj ne tiel stakateca kiel la aliaj specoj. La frevo canção "A Marcha n° 1" de Vassourinhas fariĝis la himno de la karnavalo en Recife. Aliaj famaj kantaj frevoj estas "Borboleta não é ave" de Nelson Ferreira, "Na mulher não se bate nem com uma flor" de Capiba, "Hino de Pitombeira" de Alex Caldas, "Hino de Elefante" de Clídio Nigro, "Vestibular" de Gildo Moreno.

Frevo de bloco - blokofrevo[redakti | redakti fonton]

Blokofrevo estas la nomo de la deveno de karnavala paradogrupo en Pernambuco. Tiu ĉi povas esti kategoriebla laŭ geografio aŭ grupo. La devenon de ĉi tiuj frevoj oni atribuas al grupoj de junuloj, kiuj kunparadis dum karnavalo kaj ludis ĉi tiun specon da frevoj kaj dancis laŭ tio. Okulfrapas aparte la instrumentoj, kiuj ĉefe estas kordinstrumento (ekzemple gitaroj, kavakinjoj). Famaj frevoj blokaj estas "Valores do Passado" de Edgar Moraes, "Marcha da Folia" de Raul Moraes, "Relembrando o Passado" de João Santiago, "Saudade dos Irmãos Valença, Evocação n° 1" d Nelson Ferreira

Kelkaj el la plej konataj karnavalaj frevoj, ekzemple "Bicho, maluco, beleza", devenas el la plumo de Alceu Valença el Olinda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala retejo de UNESCO