Friedrich Gerstäcker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Gerstäcker
Tombejo de Friedrich GERSTÄCKER en Braunschweig

Friedrich GERSTÄCKER [fridriĥ GEsteke] (naskiĝis la 10-an de majo, 1816 en Hamburgo, mortis la 31-an de majo, 1872 en Braunschweig) estis germana verkisto.

Pro aventuremo li dum pluraj jaroj vojaĝadis tra Usono, Suda Ameriko kaj Aŭstralio. Siajn spertojn li fiksis en taglibroj kaj vojaĝraportoj, sed ankaŭ en aventuraj rakontoj kaj romanoj, kiuj ekz. influis la verkadon de Karl May.

Listo de verkoj

  • Streif- und Jagdzüge durch die Vereinigten Staaten Nord-Amerikas (taglibro, 1844)
  • Die Regulatoren von Arcansas (romano, 1846)
  • Mississippibilder (vojaĝraporto, 1847)
  • Die Flusspiraten des Mississippi (romano, 1848)
  • Gold (romano, 1858)
  • Hell und Dunkel (rakontoj, 1859)
  • Unter dem Äquator (vojaĝraporto, 1860)
  • Wilde Welt (rakontoj, 1865-1867)
  • Der Erbe (romano, 1867)
  • Unter den Penchuenchen (romano, 1867)
  • Das Wrack des Piraten (romano, 1870)
  • In Mexico (vojaĝraporto, 1871)

En Esperanto aperis

La ŝipĉarpentisto : rakonto el la marista vivo / El germana lingvo trad. Egruho. Ilustr. de Georg Zimmer. - Horrem bei Köln: Heroldo de Esperanto, 1928. - 59 p. : ilustr. – (IIlustrita Biblioteko ; 6/7)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.gerstaecker-museum.de Muzeo de Gerstäcker (en la germana lingvo)) greke http://gutenberg.spiegel.de/autoren/gerstaec.htm tekstoj de Friedrich GERSTÄCKER greke http://www.litlinks.it/g/gerstaecker.htm greke http://www.friedrich-gerstaecker.de