Saltu al enhavo

Friedrich Kraelitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Friedrich Johann KRAELITZ von Greifenhorst (naskiĝinta la 12-an de julio 1876 en Vieno, mortinta samloke la 25-an de februaro 1932 samloke) estis aŭstra orientalisto kaj turkologo. Unu lia disĉiplo estis Herbert Jansky.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de oficiro, li studis jursciencojn ĉe la universitato de Vieno sed frekventadis paralele lingvokursojn de la lingvoj araba, persa kaj turka ĉe la Imperiestra kaj reĝa publika lernejo pri orientalaj lingvoj. Post ĉi-tieaj ekzameniĝoj Kraelitz preferis trejniĝon ĉe la fakultato pri filozofio ĉe David Heinrich Müller, Joseph von Karabacek, Maximilian Bittner, Adolf Wahrmund kaj August Haffner. Post doktoriĝo en 1904 li ordigis orientalajn manuskriptojn ĉe la Kortega Biblioteko, ĝis 1911. Habilitiĝo pri armenaĵoj konsideris ankaŭ tataraĵojn sukcesante en 1913 ĉe Maßimilian Bittner. Lia altlernejprofesora kariero jenas: titole eksterorda en 1916, orda en 1917, titole orda en 1923 kaj 1924 orda. La jaro 1924 konsideratas fondojaro de la moderna diplomatiko de otomanaĵoj fare de Kraelitz.

Li membris ĉe Instituto de Turka Historio (de 1914; koresponde) kaj ĉe Aŭstra Akademio de Sciencoj (de 1920). Li kuneldonistis la gazeton "Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes" (de 1926), kunfondis la esplorinstituton "Forschungsinstitut für Osten und Orient" (1916) kaj la periodaĵon "Mitteilungen zur Osmanischen Geschichte" (de 1922, kun Paul Wittek).

Kiam Kraelitz deĵoris kortegbiblioteke, li en 1907/08 responsis ankaŭ pri deĉifrado kaj tradukado por la viena ministerio pri eksteraj aferoj kaj entreprenis en 1911 studvojaĝon al Turkujo. Li ankaŭ anis en lingva ekzamenkomisiono de la supre menciita publika orientallingva lernigejo kaj laboris dum la Unua mondmilito por la generalstabo.

Kraelitz ankaŭ apartenis al la profesora klubo Bärenhöhle kiu obstrukcis universitatajn karierojn de judoj ĉe la fakultato pri filozofio.[1]

Skribaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bericht über den Zug des Groß-Botschafters Ibrahim Pascha nach Wien im Jahre 1719. Im Originaltexte herausgegeben, übersetzt und erläutert. Wien 1908
  • Die Verfassungsgesetze des Osmanischen Reiches. Haupt: Leipzig 1909
  • "Parlamentarische und verfassungsrechtliche Ausdrücke im Osmanisch-Türkischen", ĉe: Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes 24 (1910)
  • "Sprachprobe eines armenisch-tatarischen Dialektes in Polen", ĉe: Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes 26
  • Studien zum Armenisch-Türkischen. Hölder: Wien 1912
  • Osmanische Urkunden in türkischer Sprache aus der 2. Hälfte des 15. Jahrhunderts. Beitrag zur osmanischen Diplomatik. Hölder: Wien 1921

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus Taschwer: "Geheimsache Bärenhöhle. Wie eine antisemitische Professorenclique nach 1918 an der Universität Wien jüdische Forscherinnen und Forscher vertrieb." (2016)