Frigyes Dési

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frigyes Dési [fridjeŝ dEŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dési Frigyes estis hungara meteologiisto, profesoro, parlamentano.

Frigyes Dési [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1912 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de marto 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Dési frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1934, samloke li doktoriĝis en 1944. Li eklaboris en 1937 en tutlanda meteologia instituto, dum la 2-a mondmilito li laboris en la aerarmeo kiel meteologo. Inter 1945 kaj 1947 li estis militkaptito en Sovetunio, kie li estis aktivulo de kontraŭfaŝismo. Hejmenveninta li restis en la armeo. Inter 1950 kaj 1974 li estis direktoro de la tutlanda meteologia instituto, poste li pensiuliĝis. En 1953 li kandidatiĝis, samtemple li ekinstruis en la menciita universitato ĝis 1971 (samtempe li estis katedrestro), fine li edziĝis, baldaŭe li havis 3 gefilojn. Inter 1953 kaj 1975 li redaktis meteologian revuon. Ĝuste dum falo de la Hungara revolucio de 1956 pro atako de la Ruĝa Armeo unu el liaj filinoj mortis. En 1957 li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio. Inter 19581969 li estis ankaŭ parlamenta deputito, en la tiutempa socialismo li havis ankaŭ signifajn politikajn postenojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1951 kaj 1970.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A nedves hőmérséklet alkalmazása a zivatarelemzésben (1944)
  • Természetes és mesterséges eső (Natura kaj artefarita pluvoj), (1954)
  • A légkör dinamikája (1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]