Fromaĝrabotilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fromaĝrabotilo

Fromaĝrabotilo estas rabotilo per kiu oni povas tranĉi maldikan tranĉaĵon da fromaĝo. Ĝi estas inventita en 1925 fare de ĉarpentisto Thor Bjørklund el Lillehammer (Norvegio). Ĝi estas bazita sur la modelo de rabotilo. La amasproduktado komenciĝis en 1927, poste ĝi jam rapide estis enkondukita ankaŭ ekster Norvegio. Por uzi la fromaĝrabotilon la fromaĝo devas havi la ĝustan konsistencon, do ne tro mola kaj ne tro malmola. La plejmulto de la nederlandaj, skandinaviaj kaj germanaj fromaĝospecoj estas taŭgaj por uzi la aparaton, tial ĝi antaŭ ĉio estas uzata en tiuj regionoj.