Frotaĵrezisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frotaĵrezisto estas la rezistkapablo de solidaj surfacoj kontraŭ mekanika streno, precipe frotado. Ĝin difinas la surfacaj ecoj de la koncernaj substancoj, precipe la malglateco kaj dureco.

En la industrio oni konstatas la frotaĵreziston per metodoj kiel ŝlifadosabloŝprucado. La ekzameno povas esti parto de la kvalitkontrolo.

Ekzemple kahelojn oni disdividas je diversaj klasoj laŭ frotaĵrezisto, kiel "frotaĵrezisto 5" (plej alta frotaĵrezisto), "frotaĵrezisto 4" (alta frotaĵrezisto) kaj "frotaĵrezisto 3" (meza frotaĵrezisto).