Fuegiaj Andoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Fuegiaj AndojFajrolandaj Andoj kaj en hispana Andes fueguinos [fŭeGInos] estas la suda pluiĝo de la montaro Andoj tuj sude de la Magelana Markolo. Ili okupas la montaran parton de la Fajrolando, kie oni alvenas al altoj super 2 000 msm. Ili situas en la plej suda parto de Argentino kaj Ĉilio.

La plej grandaj altoj estas en la Montaro Darvino, en la sudokcidenta sektoro de la Granda Insulo de Fajrolando, en la ĉilia insulparto. Ties plej alta montopinto estas la monto Shipton, de 2 469 msm.[1] Diference de la plej parto de la anda montoĉeno, partikulare de la sudpatagoniaj Andoj, de orientado ĝenerale Norde-Sude, la Fuegiaj Andoj montras markitan ŝanĝon, konata kiel oroklino patagonia, ĉar ili situas en direkto Okcidente-Oriente inter la Magelana Markolo kaj la Insulo Estados.[2]

La klimato en la Fuegiaj Andoj ĝenerale estas malvarma, ĉar ĝi estas unu el la plej sudaj zonoj de la mondo, la jara temperaturo averagze estas inter 2 kaj 10 °C. La jara precipitaĵo estas de 300mm, kaj ĝi estas zono ankaŭ de ventoj konstantaj kun vento-puŝoj kiuj atingas la 100km/h. Laŭ la Klimata klasifiko de Köppen tiu zono estas katalogata kiel ĉepolusa oceana klimato (Cfc), aŭ kiel duonmalvarma ĉemalseka klimato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rodolfo Iturraspe kaj Jorge Strelin. «Los glaciares de Tierra del Fuego». Glaciares de Argentina. Konsultita la 9an de Januaro 2013.
  2. Tomás Luppo, Augusto E. Rapalini, Alejandro Tassone, Horacio Lippai , Juan F. Vilas. (2011). «Resultados paleomagnéticos preliminares en unidades ígneas de la Cordillera fueguina, Tierra del Fuego, Argentina.». Latinmag Letters. [1] Konsultita la 28an de Januaro 2017.