Fugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


En muziko, fugo estas speco de komponaĵo verkita en kontrapunkto por pluraj memstaraj muzikaj voĉoj. Fugo komenciĝas per sia subjekto (mallonga muzika temo), kiu estas esprimita de unu el la voĉoj ludanta sole. Dua voĉo tiam envenas kaj ludas la subjekton, dum la unua voĉo daŭrigas per kontrapunkta akompanado. Tiam la ceteraj voĉoj simile envenas unu post la alia. La cetero de la fugo plu malvolvas la materialon uzante ĉiujn voĉojn.

La vorto fugo devenas el la latinaj fuga (fuĝo) kaj fugere (fuĝi). Derivaĵoj inkluzivas fugeton (itale fughetta) kaj fugaĵo (itale fugato, verko aŭ sekcio de verko, kiu memorigas pri fugo sed ne ĉiam obeas ties regulojn).

Aŭdigu fugon (la fugon de Johann Sebastian Bach en C minora el la Bone temperita klavaro 1, en 3 voĉoj). Montru la notojn por tiu ĉi fugo (ekstera ligilo, kiu postulas la kromprogramon Macromedia Director).

Ŝablono:Muzikstumpo


Eksteraj ligiloj

greke Fugoj el la "Bontemperita klavarinstrumento" (Adobe Flash o Shockwave) greke http://jan.ucc.nau.edu/~tas3/wtc/i19.html greke http://jan.ucc.nau.edu/~tas3/wtc/ii18.html